Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Kiom da esperantistoj?

2020-04-22

Kurso de esperanto en Duolingo

La kurso de Esperanto furoras en duolingvo

Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo? Tiu ĉi estas eble la plej ofta demando de ĵurnalisto al esperantisto. La malkontentiga respondo nur povas esti: «Mi tute ne scias». Oni kutime citas la laŭvikipedian dumilionojn da parolantoj (ĉu vere parolantoj aŭ ankaŭ parolintoj kaj eble neniam parolontoj?). Kiom da homoj flue kaj ofte parolas la lingvon kaj kiom da homoj nur aliĝis al retaj kursoj? Ĉu tio vere gravas?

Tamen, en la unuaj tempoj de Esperanto, oni emis kontroli la nombron de esperantistoj, same kiel oni kontrolis ĉiujn verkojn aperintajn en Esperanto. Kolekton de la verkoj Zamenhof nomis Nomaro kaj la liston de esperantistoj kaj iliaj adresoj li nomis Adresaro.

Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvo Esperanto

Kovrilpaĝo de la unua adresaro. Donacita de Ivan Ŝirjaev al Aŭstria Nacia Biblioteko

La unua adresaro titoliĝis Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto” kaj publikiĝis en Varsovio en 1889. Pri la preciza dato ekzistas la samaj duboj ol tiuj rilate al la Unua Libro. Oni devas fidi la cenzurdaton, kiuj aperas dorse de la kovrilo:

Cenzurdato de la unua adresaro

Cenzurdato de la unua adresaro

La dato (1889-09-18) estas laŭ la julia kalendaro tiam uzata en la rusa impero. Do, laŭ nia aktuala gregoria kalendaro, la cenzura permeso oni ricevis la 30an de septembro 1889. La 39-paĝa broŝuro enhavis milo da nomoj, sed ili ne estis numeritaj. Neniu ano de familio Zamenhof estas en la listo.

Post tiuj unuaj mil nomoj, oni devus atendi pli ol du jaroj por la serio II. Zamenhof decidis publikigi ĝin en la novbakita La Esperantisto. Tiu serio II aperis en du partoj en februaro kaj marto 1892 sub rubriko «Novaj esperantistoj» kaj enhavis entute 544 pliaj nomoj. De aprilo ĝis decembro 1892 Esperantisto (la artikolo malaperis el la gazetkapo en aprilo) publikigis novajn seriojn ĉiumonate, de la III ĝis la XI. Tiam en la esperantistaro estis 2.054 homoj kiuj ellernis la lingvon kaj sendis siajn adresojn al Zamenhof. Aŭ 2.055, ĉar Serio X finiĝas per numero 1.959 (pastro Otto W. Zeidlitz el Svedujo) kaj Serio X erare ekas per la sama numero 1.959 (Josif Abesgus el Rusujo).

Eble ĉar gazeto Esperantisto ankaŭ publikigis listojn de novaj abonantoj, la adresaro malaperis ĝis Serio XV (2.900 al 3.000) aperis en januaro 1895. Tiam la lingvo estis sepjara kaj la plimulto de la esperantistoj loĝis en la rusa impero. Serioj XII, XIII kaj XIV, kies referencoj en la nomaro estas respektive n-roj 59, 62 kaj 65, vendiĝis po 10 centimoj de frankoj. Bedaŭrinde ili ne estas ciferigitaj en la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Serio XVI publikiĝis en Varsovio en 1896 kaj enhavas la adresojn de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de oktobro 1893 ĝis fine de septembro 1895. En la antaŭparolo al tiu volumeto, Zamenhof klarigis kelkajn kondicojn:

Komencante de nun, la Adresaroj estos presataj ĉiam en tia formo, kiel la nuna, nur kun la sekvanta ŝanĝo.
a) En la Adresaroj estos presataj la nomoj de tiuj personoj, kiuj alsendis: 1) la sciigon, ke ili akceptas leterojn en Esperanto, 2) la faritan de ili tradukon de kelkaj pecoj el Esperanto en ilian lingvon nacian, 3) la sumon de 40 centimoj por la enskribo kaj por alsendi al ili tiun folion de la Adresaro, en kiu ilia nomo estos presita.
b) Novaj Adresaroj elirados nun regule en la komenco de Majo de ĉiu jaro kaj enhavados la adresojn de tiuj personoj, kiuj aliĝis al Esperanto de la 1ª Januaro ĝis la 31ª Decembro de la foririnta jaro.

Adresaro de la esperantistoj. Serio XVI, antaŭparolo

Tamen ĉar «multaj esperantistoj esprimis la deziron, ke la «Adresaroj» aperadu ne unu fojon en jaro, sed ĉiumonate», nedaŭre aperis kelkaj «provizoraj folietoj».

Adresaro de novaj esperantistoj

Provizora folieto de la adresaro.
. «En kvarangulaj krampoj aperas la nomo de la persono, kiu altiris al Esperanto la montritan adresaton»

Do, de 1897 la adresaroj enhavus la adresojn de la homoj aliĝintaj de la 1a de januaro gis la 31 de decembro. Tamen ne estis tiom simple kaj la adresaro de 1897 montras kelkajn malsimilaĵojn kun tiu de 1896. Unue, la teksto en la rusa malaperis, ĉar eldonis ĝin presejo Tümmel en Nurnbergo. Kaj due, oni legas: «Novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/13 X 1895 ĝis 1/13 I 1897». Do, ĝis la 1a de januaro 1897, sed laŭ la julia kalendaro (ĝis la 13a de januaro laŭ tiu gregoria). En Germanio, oni jam uzis la gregorian kalendaron de antaŭ multaj jaroj.

Serio XVI Serio XVII

Serio XVI eldoniĝis en Varsovio laŭ julia kalendaro kaj serio XVII en Nurnbergo laŭ tiu gregoria

Sinsekvaj broŝuroj enhavas iom post iom pli da informoj: ŝanĝitaj adresoj, alfabeta registro de la nomoj, alfabeta registro de la urboj, altirintoj.

En la jaro 1904, Félicien Menu de Ménil ekeldonis la verkon Tutmonda Jarlibro Esperantista. Ĝi aperis ĉiujare kaj enhavis la «adresaron de D-ro Zamenhof». Ĝis 1909 en la jarlibroj aperis serioj XXIV ĝis XXIX. Dum tiuj ses jaroj la registritaj esperantistoj kreskis de 7.700 ĝis 21.915. Sed tiuj jarlibroj estas multe pli ol adreslistoj de novaj esperantistoj. Ili prezentas pli precizaj bildoj de la movado pere de informoj de la esperantaj kluboj kaj societoj, la adresoj de ĉiuj esperantistoj laŭ landoj kaj urboj aŭ informoj pri libroj, periodaĵoj kaj varbiloj eldonitaj ĉie en la mondo.

B. Weber, el Breslaŭ estas la lasta esperantisto kun identiga numero (21.915). La Tutmonda Jarlibro Esperantista ne plu listigis novajn esperantistojn. La movado travivis sian oran epokon post la kongreso en Barcelono. Informoj pri lingvaj komitatoj, fakaj asocioj kaj naciaj societoj plenigis dikan volumon. Inter tiuj societoj jam estis la Universala Esperanto Asocio fondita en 1908. Jam de la unua jaro, UEA publikigis sian propran jarlibron. Ĝi iel heredanto de la spiriton de la Tutmonda Jarlibro Esperantista daŭre aperas.

Cele al pliĝustigi informojn de BPE (Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto), mi plonĝis en esploro pri tiuj pli ol centjaraj adresaroj. La rezulto estas ti ĉi provizora (kelkaj serioj ankoraŭ mankas al mi) PDF-dosiero,(1) kie mi kunigis la adresojn.

Eble post tiu enhejmiĝa kronvirusa epoko, mi trovos kaj povos skani aliajn adresarojn kaj kompletigi tiu ĉi (ĉu absurda?) laborego.

Vidu detalojn de la adresaroj en tiu ĉi suba tabelo.

Serio Numeroj Aperloko Eldonloko, eldonjaro Pliaj klarigoj
I 1-1.000 Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto” Varsovio, 1898 Verko n-ro 31
II 1.001-1.544 La Esperantisto, jaro III, n-ro 2 (februaro 1892), p-oj. 28-32; La Esperantisto (marto 1892), jaro III, n-ro 3, p-oj. 43-48 Nurnbergo, 1892
III 1.545-1.621 Esperantisto, jaro III, n-ro 4 (aprilo 1892), p-oj. 63-64 Nurnbergo, 1892
IV 1.622-1.655 Esperantisto, jaro III, n-ro 5 (majo 1892), p-oj. 79-80 Nurnbergo, 1892
V 1.656-1.696 Esperantisto, jaro III, n-ro 6 (junio 1892), p-oj. 95-96 Nurnbergo, 1892
VI 1.697-1.760 Esperantisto, jaro III, n-ro 7 (julio 1892), p-oj. 111-112 Nurnbergo, 1892
VII 1.761-1.794 Esperantisto, jaro III, n-ro 8 (aŭgusto 1892), p-oj. 127-128 Nurnbergo, 1892
VIII 1.795-1.903 Esperantisto, jaro III, n-ro 9 (septembro 1892), p-oj. 141-144 Nurnbergo, 1892
IX 1.904-1.959 Esperantisto, jaro III, n-ro 10 (oktobro 1892), p-oj. 159-160 Nurnbergo, 1892
X 1.959-1.988 Esperantisto, jaro III, n-ro 11 (novembro 1892), p-oj 175-176 Nurnbergo, 1892
XI 1.989-2.054 Esperantisto, jaro III, n-ro 12 (decembro 1892), p-oj. 193-194 Nurnbergo, 1892
XII Verko n-ro 59
XIII Verko n-ro 62
XIV Verko n-ro 65
XV 2.900-3.000 Esperantisto, jaro VI, n-ro 1 (61) (januaro 1895), p-oj 11-13 Nurnbergo, 1895
XVI 3.001-3.602 Adresaro de la Esperantistoj. Serio XVI, p-oj 5-30 Varsovio, 1896 Verko n-ro 83. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/X 1893 ĝis 1/X 1895
[XVII] 3.603-3.747 Provizora folieto, No. 1, p-oj. 2-7 Varsovio, 1896 Adresaro de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/X 1895 ĝis 15/V 1896
[XVII] 3.748-3.766 Provizora folieto, No. 2, p-oj. 15-16 Varsovio, 1896 Adresaro de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de 15/V ĝis 15/VI 1896
[XVII] 3.767-3.798 Provizora folieto, No. 3, p-oj. 23-24 Varsovio, 1896 Adresaro de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de 15/VI ĝis 5/VIII 1896
XVII 3603-3997 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XVII, p-oj 3-16 Nurnbergo, 1897 Verko n-ro. 104. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/13 X 1895 ĝis 1/13 I 1897
XVIII 3.998-4.333 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XVIII, p-oj. 3-16 Nurnbergo, 1898 Verko n-ro. 112. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/13 Januaro 1897 ĝis 1/13 Januaro 1898
XIX 4.334-4.660 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XIX, p-oj. 3-14 Nurnbergo, 1899 Verko n-ro. 123. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/13 Januaro 1898 ĝis 1/13 Januaro 1899
XX
XXI 5.026-5.567 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXI, p-oj. 4-24 Nurnbergo, 1901 Verko n-ro 140. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/13 Januaro 1900 ĝis 1/14 Januaro 1901
XXII 5.568-6.578 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXII, 1902, p-oj. 5-28 Nurnbergo, 1902 N-ro 151. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/14 Januaro 1901 ĝis 1/14 Januaro 1902.
XXIII 6.579-7.699 [Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXIII], 1903, p-oj. 5-35 Nurnbergo, 1903 N-ro 151. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/14 Januaro 1901 ĝis 1/14 Januaro 1902. Kovriloj mankas ĉe IEMW.
XXIV 7.700-9.260 Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1904, p-oj. 3-27
XXV 9.261-11.199 Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1905, p-oj. 3-34
XXVb 9.261-11.199 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXV, 1905, p-oj. 3-34 [1905] Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1 Januaro 1904 ĝis 1 Januaro 1905
XXVI 11.200-13.103 Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1906, p-oj 3-33.
XXVIb 7.700-11.199 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXV, 1905, p-oj. 3-34 [1906] Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1 Januaro 1905 ĝis 1 Januaro 1906
XXVII 13.104-16.382, Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1907, p-oj 3-54.
XXVIII 16.383-19.197 Tutmonda Jarlibro Esperantista, 1908, p-oj 3-48.
XXVIIIb 16.383-19.197 Adresaro de la Esperantistoj, Serio XXV, 1908, p-oj. 3-48 [1908] Parto I. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1 Januaro 1907 ĝis 1 Januaro 1908
XXIX 19.198-21.915 Tutmonda Jarlibro Esperantista, p-oj 3-44 1909


Notoj

(1) La bild-dosieroj en formato .jpg por fari tiu PDF-dosiero mi alŝutis el Aŭstria Nacia Biblioteko.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020