Artikolaro

Artikoloj publikigitaj en la blogo Esperantaj Bitoj. La blogo naskiĝis en decembro 2009, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto. La plej malnovaj artikoloj estas hispanlingvaj, poste la plejmulto de la blogeroj aperis esperante aŭ dulingve.

Lastaj kaj elstarigitaj artikoloj

Pongamos que hablo de Madrid (Zamenhof, 1887)
Ŝlosilaj unuaj tradukoj
Samitier con camiseta esperantista
Katalogu, katalogu, katalogu
Kromvojoj: Neniam estas nur unu vojo
Sportemaj esperantistinoj
Atletas esperantistas
Esperantisto el malsana urbo
Beletraĵoj eltrovitaj 3: «Dikulo kaj maldikulo» (Anton P. Ĉeĥov)

Novaĵoj

2022-05-04

Nova katalogo de Biblioteketo Stratozam pere de malfermkoda programo CollectiveAccess.

2021-10-18

Forpasis Montserrat Franquesa, elstara esperantisto kaj ĉefredaktoro de la nova epoko de Kataluna Esperantisto.

2021-01-27

Hodiaŭ estas Tago de la Memoro. Pluraj judaj esperantistoj pereis dum la Ŝoaho. Nomon eternan al ili.

2021-01-20

Kolekto da skanaĵoj, retajpaĵoj, fotaĵoj de diversaj priesperantaj kaj esperantaj verkoj de peterburga esperantisto Anatolo Sidorov estas nun elŝuteblaj el retejo de REU (Rusia Esperantista Unio).

2020-12-21

Aŭstria Nacia Biblioteko enretigas gazeteltondaĵojn pri Esperanto de la jaroj 1898-1915.

2020-12-11

Enretigita en Biblioteko Molera la kvaran epokon (1930-1936) de Kataluna Esperantisto. Iom pli pri tiu gazeto en mia blogo.

2020-12-11

Esperanto malmulte aperas en nova filmo de Netflix L'incredibile storia de l'Isola delle Rose. Pri tio aperis artikolo ce Libera Folio.

2020-01-30

Pola biblioteko de katolika universitato Jana Pawła II el Lublin havigas plurajn skanitajn librojn kaj periodaĵojn en Esperanto. Dankon al Roland Schnell pro la informo.

2019-11-29

Hodiaŭ oni festas la Internacian Tagon de Homaj Rajtoj. Esperanto ĉiam estis ligitaj al homaj rajtoj.

2019-11-29

Biblioteko Molera enretigas tri gazetojn aperigintajn dum la hispana enlanda milito: Informa Bulteno, Comunicat de Premsa del Comissariat de Propaganda de la Generalitat de Catalunya (Esperanto-eldono) kaj Proleta Voĉo.


2019-11-11

Nova artikolo en la blogo. Esperanto, lingvo liberecana (1907). Ankaŭ en la hispana, Esperanto, lengua libertaria (1907).


2019-05-29

Plurlingva traduko de El Quijote manskribita kaj ilustrita de volontuloj. Ĉapitro 37 de la dua parto estas en Esperanto.


2019-05-26

Tri poemoj pri Eŭropo, inter ili «Eŭropo» de István Ertl en Esperanto kaj ĝia enagligo.


2019-05-25

La 92-a kongreso de SAT okazos ĉi-jare en Barcelono. Tiurilate oni enbitigos plurajn gazetojn publikigitajn dum la hispana enlanda milito. Post la plena kolekto de Popola Fronto baldaŭ aperos specimenajn numerojn de la Informaj Bulteno-j de CNT kaj POUM kaj gazetaraj komunikoj de Generalitat.


2019-05-25

Kompleta kolekto de Popola Fronto estas nun enretigita en retejo de Biblioteko Molera.


Biblioteketo Stratozam

Katalogo de mia E-biblioteko. Ĝia unua celo estis arigi la katalogojn de pluraj esperantistaj bibliotekoj komencante per la katalunaj, sed ekde 2019 Kataluna Esperanto-Asocio havas propran katalogon. Tamen, esplorado de liberaj programoj kiel KohaCollectiveAccess kaj ĝiaj eblecoj por komuna katalogo restas la ĉefa celo por enretigi katalogon de mia biblioteketo.


Literatura Mondo

Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

Tiun ĉi retejon mi prilaboris ĉefe inter la jaroĵ 2011-2013. Ĝi enhavas la plenan gazetkolekton bitigitan kaj informoj kaj artikoloj pri tiu beletra revuo.


Biblioteko Molera

Ramon Molera Pedrals (Moià 1922-1983) laboradis por Esperanto dum 47 jaroj de sia vivo. Iom post iom li kunigis grandan bibliotekon de esperantaj kaj priesperantaj libroj kaj gazetoj. Tiu familia posedaĵo en vilaĝo Moià, apud Barcelona, konsistas el pli ol 4.000 volumoj kaj 2.240 titoloj de periodaĵoj, de ekzemplero de La Esperantisto, la unua gazeto eldonita en la zamenhofa lingvo ĝis nuntempaj periodaĵoj el la tuta mondo. Ankaŭ verkoj en aliaj planlingvoj pligrandigas la kolekton.

Novaĵoj

«Mantenim el somni que l'esperanto sigui la llengua universal», intervjuo al Ana Maria Molera en Regió7.


Esperanta gazetaro (Biblioteko Molera)

Aliaj gravaj esperantistaj periodaĵoj estas enretigitaj. Kelkaj gazetoj estis skanigitaj de Aŭstria Nacia Biblioteko kiel JPG-dosieroj aliaj estis skanigitaj en Museu de Esperanto de Subirats kaj, ĉefe, en Biblioteko Molera. Ĉiuj gazetoj estas nun enretigitaj kiel OCR-igitajn PDF-dosierojn.

Literatura Mondo
Kataluna Esperantisto
La Suno Hispana
Popola Fronto
Aliaj gazetoj el Biblioteko Molera

© Javier Guerrero, 2009-2020