Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperanta programaro

2010-01-28

La nova iPad de Apple

La nova iPad de Apple

Hieraŭ Apple prezentis iPad. iPad estas ne nur respondo de Steve Jobs al Kindle, sed ankaŭ tute alia. Unuarigarde ĝi similas gigantan iPod Touch. Kompreneble, oni povos (teknofervoruloj devos atendi almenaŭ ĝis marto) en ĝi mirinde legi elektronikan libron. Kiom da e-libroj en la esperanta ekzistas nun? Sed iPad estas ankaŭ potenca komputilo por TTT-serĉado, legi kaj sendi retmesaĝojn, ĝui fotojn, filmojn, muzikon, k. t. p.

Mi jam parolis en tiu ĉi blogo pri esperanta programaro por iPod. Ekzistas lernoprogramoj kaj ankaŭ vortaroj. Bedaŭrinde iPod/iPhone ne proponas esperantan klavaron.

Inter la TTT-legiloj, Mozilla Firefox (Fajrovulpo) havas esperantan version por Windows, Mac kaj Linux. Oni povas senpage elŝuti ĝin ĉi tie. Safari kaj Chrome estas nehaveblaj en esperanto. Internet Explorer ankaŭ ne ekzistas en la esperanta (sed mi ne multe bedaŭris tion) La kromprogramo (por Firefox) Ĉapelisto konvertas aŭtomate retpaĝojn el la ikso-sistemo al la tradicia supersigna sistemo. Ankaŭ Guglo, reĝo inter la serĉiloj, havas Esperantan ekpaĝon.

Firefox en Esperanto

Firefox en Esperanto

Inter la sociaj retejoj, esperantistoj ofte preferas Ipernity-on ol Facebook. Ipernity havas esperantlingvan interfacon kaj ebligas alŝuti fotojn kaj plurmedian dosieron, skribi blogon, k.t.p.

Parenteze, mi multe ŝatas la adaptiĝpovon de Esperanto en la uzado de mallongigoj en babilejo.

G +

Malgraŭ grandega ĝisdatiĝo de programaro kaj aparataro,
ĉiuj ligiloj ankoraŭ funkcias | Ĝisdatigita: 2019-11-10

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020