Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Dekdu mil Esperanto-libroj en vian hejmon!

2011-11-26

En català

Ĉu ni esperantistoj sukcesos krei "Nacian Bibliotekon" de Esperantujo? Supozeble ĝi enhavus ion inter dudek mil kaj kvindek mil librojn: La plej grandaj E-bibliotekoj posedas po inter dek mil kaj dudek mil erojn, kaj sen komuna komputila katalogo estas neeble scii kiom granda estas la stoko kiu estas al ili komuna kaj kiom estas unikaĵoj.

Tiel esprimis sin Martin Weichert en majo 1996 sur la paĝoj de hungara revuo Eventoj (n-ro 102). En artikolo «Kvincent Esperanto-libroj en vian hejmon!», li esploris eblecon pretigi rete serĉeblajn katalogojn. En tiu ĉi sama teksto, Weichert elstarigis la laboron de Lluís Hernández, fondinto de la muzeo de Sant Pau d'Ordal:

La baza kaj plej postula tasko estas, kompreneble, la komputila registrado de la ekzistantaj E-bibliotekoj. Pioniran rolon pri tiu enkomputiligo oni povas atribui al la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj la Hispana Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, kiuj ambaŭ nun disponas pri po preskaŭ dek mil libroj en komputila registriĝo.

La artikolo raportis pri la plej grandaj E-bibliotekoj, kiuj malhavis komputilan katalogon: Biblioteko Hector Hodler (lokata en centra sidejo de UEA en Roterdamo), Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk, Biblioteko Butler en Londono (nun en Barlaston) aŭ CDELI en La Chaux de Fonds.
Antaŭ dekkvin jaroj, Martin Weichert finis sian pripensadon per tiu ĉi demando.

Ĉu la esperantistoj estas pretaj por la tria jarmilo?

La projekto krei komunan katalogon ŝajnas hodiaŭ pli vigla ol iam ajn danke al esperantistoj kiel Roland Rotsaert, kiu ekigis la grupon Bibliotekoj, aŭ Ana Manero, kiu ebligis la retan konsultadon de la librejo de Hispana Esperanta Federacio.

La fervoro de Lluís Hernández (1917-2002) ne nur konkretiĝis en granda bibliotekmuzeo, sed li ankaŭ lasis sian markon en la kampo de katalogado. Kune kun Anna Maria Molera kaj hungaro Árpád Máthé, li kreis Rondo Takács; omaĝe al Jozefo Takács (1890-1944), kiu jam en 1934 aperigis katalogon de la esperanto-gazetaro. La impona laboro de Rondo Takács fruktodonis per la eldono pasintjare de la unua volumo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri esperanto dediĉita «in memoriam» al Luis M. Hernández Yzal.

>Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto

Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto

Nun la malnovaj bibliografiaj slipoj de la muzeaj libroj (pli ol 12.000 rikordoj), enkomputigitaj pere de la programo dBase dum la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, estas konsulteblaj per tiu ĉi retkatalogo.

Katalogo de MES

Katalogo de MES

Katalune

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020