Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Beletraĵoj eltrovitaj 3:
«Dikulo kaj maldikulo» (Anton P. Ĉeĥov)

2021-01-20

En tiu ĉi rubriko aperas kelkaj malnovaj literaturaĵoj, kaj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas malfacile troveblaj rete. Ili iam kaj iam prisemas movadajn, disvastigajn aŭ alispecajn periodaĵojn.

Tiu ĉi tria ero aperis en Ruslanda Esperantisto, en novembro 1905,(1) nur unu jaro post la forpaso de Ĉeĥov.

Anton Pavloviĉ Ĉeĥov, 1891

Anton Pavloviĉ Ĉeĥov, 1891

La rakonteto aperis ruse (Толстый и тонкий) en la jaro 1883, kiam Anton Ĉeĥov ankoraŭ studis medicinon en la Moskva universitato. Tie onidire li konatiĝis kun Zamenhof.



Ruslanda Esperantisto

La peterburga societo Espero, fondita en 1892 kaj ankoraŭ vivanta, estis la unua esperanto-klubo en Rusio. Tamen, eble ankaŭ pro la starigo de La Esperantisto en Nurnbergo, societo Espero malhavis oficialan organon ĝis la jaro 1905, kiam ekpublikiĝis Ruslanda Esperantisto.

Kiom estas grava por ni oficiala organo oni vidas el sekvanta ekzemplo. Kiel ni jam suprediris, la societo Espero ekzistas en Rusujo 13 jaroj, dum tiu-ĉi tempo estis malfermitaj nur 12 filioj en Moskvo, Varsovo, Odeso, Rigo, Jalto, Arĥangelsko, Smolensko, Melitopolo, Ĥabarovsko, Vladivostoko kaj Voroneĵo. Societo por propagando de Esperanto en Francujo ekzistas 8 jaroj, dum kiuj estis fonditaj 65 kluboj kaj grupoj esperantistaj en diversaj urboj de Francujo. Per si mem estas kompreneble, ke la agado de 65 rondoj unuigitaj povas prezenti pli da sukcesoj kaj utilegaj resultatoj, ol niaj 12 rondetoj ruslandaj neunuigitaj.

Ruslanda Esperantisto, 1 (aprilo 1905), p. 2

Oni eldonis 1934 ekzemplerojn de tiu unua 60-paĝa numero, en formato 26x18 cm.

Gazetkapo de la unua numero de <em>Ruslanda Esperantisto</em>

Gazetkapo de la unua numero de Ruslanda Esperantisto

Krom la kutimaj klubaj kaj movadaj raportoj, RE estis ejo por diskutoj pri tio, kio eble estis la plej grava zamenhofa projekto (almenaŭ el lia vidpunkto), tiu de hilelismo. «Dogmoj de hilelismo» aperis en la januara numero de 1906:

La Hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

Ruslanda Esperantisto, januaro 1906, p. 5

Al tiuj dogmoj de hilelismo, sekvis kontraŭa artikolo de katolika pastro Dombrovski en marto kaj respondo de Zamenhof en majo subskribita per kromnomo «Homarano». Tiam Zamenhof reformulis sian idearon kiel homaranismon, sed denove koliziis kun gravegaj esperantistoj, ĉi-foje francaj.

Sed, Ruslanda Esperantisto estis ankaŭ beletra revuo. Sur ĝiaj paĝoj aperis ĉefe pluraj esperantaj tradukoj de rusa literaturo: Andrejev, Gorkii, Kuprin, Lermontov, Nekraasov, Puŝkin, Tolstoi, ktp.

En februaro 1908, kleriga ligo Vestnik Znanja senpage ekdisvastigis ilustritan revuon Espero al ĉiuj siaj cent mil abonantoj. Espero pereigis Ruslanda-n Esperantisto-n, sed nur portempe.(2)

Pri dikulo kaj maldikulo

Kiel aliaj ĉeĥovaj verkoj, tiu ĉi satira rakonto substrekas la gravecon de la rusa rangotabelo, starigita de Petro la 1a en la jaro 1722. Tiuj hierarkiaj gradoj translokis en civilan vivon la kutiman rangaron de la militistaro. La ŝtatservantoj estis klasitaj en 14 rangoj, el kiuj la kvin plej altaj estis heredaj postenoj.

Malgraŭ la rusa originalo enhavas nur duonmilon da vortoj, «Dikulo kaj maldikulo» inspiris filmon kaj eĉ skulptaĵon de David Begalov, kiu staras apud la muzeo Lavka Ĉeĥobiĥ en rusa urbo Taganrog, naskiĝloko de la verkisto. La muzeo situas en domo kie loĝis infana Ĉeĥov.

Skulptaĵo inspirita en la rakonto en Taganrog

Skulptaĵo inspirita en la rakonto en Taganrog

En la ne tro glata traduko subskribita de iu Serĉanto (3) ĝenas al la nuntempa leganto la uzo de la pronomo «ci». Tiu pronomo, nun preskaŭ ne uzata, kutime aperis dum la unuaj jaroj de Esperanto en tradukoj el lingvoj kiuj posedas du vortoj (formala kaj familia) por la dua singulara persona pronomo. Baldaŭ, Zamenhof mem klarigis sian opinion pri la uzado de pronomo «ci».

28. Al Sro B. A. Pri la pronomo «ci»
La neuzado de «ci» tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus «vi» kaj al unu persono ĉiam «ci»; sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke «ci» enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru «ci» ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia «formo de ĝentileco» estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): «ci» ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ «ci» kaj «vi» oni diras «li», «oni», «sinjoro», «fraŭlo» k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur «vi». Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante «vi, sinjoro», aŭ «vi ĉiuj», «vi ambaŭ» k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de «ci» (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de «vi» ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi «ci»), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de «vi», ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion «malvarman». Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

«Respondoj de Dro L. L. Zamenhof», La Revuo, n-ro 6 (18) (februaro 1908), p. 297

Malgraŭ tiu zamenhofa rimarko, la ciado ne tuj malaperis de la beletran tradukadon. En 1931, en cetere tre laŭda recenzo de la Kataluna antologio por Literatura Mondo, Ludoviko Totsche skribas:

En la libro svarmas »ci«. Kial elfosi ĝin el la meritita tombo? Imagu kongreson, kie oni ĉiam devus atente distingi: ĉu mi viuciu iun? Kaj se en la rondon de ciantoj venus iu, kiun la rondanoj ankoraŭ vias, kia ĝena situacio por la alveninto ! Laŭ mia sento vi jam iĝis tion familiara, intima alparolo, ke ĝi staras tute proksime al la ci de la ciantaj naciaj lingvoj

Literatura Mondo, 10 (novembro-decembro, 1931), p. 235

Revenante al la elrusigo de «Dikulo kaj maldikulo», kiel ne heziti inter vi kaj ci kiam amiko de infaneco subite iĝas altrangulo?



Dikulo kaj maldikulo

De Anton Ĉeĥov

(El lingvo rusa)

En stacidomo de fervojo Nikolajevskaja (1) renkontiĝis du amikoj: unu—dika, dua—maldika. Dikulo ĵus tagmanĝis en stacidomo, kaj lipoj liaj, kun tavoleto de butero, poluris kiel maturaj ĉerizoj. De li iris odoro de ĥereso kaj de fleur-d'orange. Maldikulo do ĵus eliris el vagono kaj estis surŝarĝita per valizoj, pakaĵoj kaj kartonaj skatoloj. De li iris odoro de ŝinko kaj de kafa densaĵo. Post lia dorso elrigardadis malgraseta virino kun longa mentono—lia edzino kaj alta gimnaziano kun fermetita okulo—lia filo.

— Porfirij! (2) —ekkriis dikulo, ekvidinte maldikulon. Ĉi tio estas ci? Kara mia! Kiom da vintroj, someroj ni ne intervidis!

Patroj miaj!— ekmiregis maldikulo. — Miŝa (Miĥaĉjo)! Amike de infaneco! De kie ci aperis?

Amikoj trifoje sin reciproke kisis kaj direktis —unu en alian — okulojn, plenajn de larmoj. Ambaŭ estis agrable frapitaj de miro.

— Kara mia! —komencis maldikulo post kisado.— Jen mi ne atendis! Jen estas surprizo! Nu, rigardu do min bone! Same tia belulo, kia estis! Same tia ĉarmetulo kaj dando! Ha, mia Dio! Nu, kiel do ci vivas? Ĉu estas riĉa? Edziĝinta? Mi estas jam edziĝinta, kiel ci vidas... Tio ĉi jen estas mia edzino, Luizo, naskita Vancenbaĥ... luteranino... kaj tio ĉi estas filo mia, Nafanailo, lernanto de III klaso. Tio ĉi, Nafaĉjo, estas amiko de mia infaneco! En gimnazio ni kune lernis!

Nafanailo iom pensis kaj deprenis de kapo ĉapon.

— En gimnazio ni kune lernis —daŭrigis maldikulo.— Ĉu ci memoras, kiel cin oni incitadis? Cin oni incidadis, nomante–Herostrato—tial, ke ci lernejan libreton per cigaredo trabruligis, kaj min—Efialto—tial, ke mi kalumnii amis. Ho-ho... Infanoj estis ni! Ne timu, Nafaĉjo! Aliru al li pli proksime... Kaj tio ĉi estas mia edzino, naskita Vancenbaĥ... luteranino.

Nafanailo iom pensis kaj kaŝiĝis post dorso de patro.

— Nu, kiel ci vivas, amiko?—demandis dikulo, rave rigardante amikon. —Ĉu ci servas ie? Ĉu ci atingis ian rangon?

— Jes, mi servas, kara mia! Mi estas kolegia asesoro (3) jam duan jaron kaj havas Stanislav'on.(4) —Salajro estas malbona... nu, tio do ne estas grava! Edzino mia lecionojn de muziko donas, mi cigarujojn private faras el ligno. Bonegaj cigarujoj! Po unu rublo mi ilin vendas. Se iu prenas dekon kaj pli, por tiu estas rabato. Iel ni vivas. Mi servis en departamento, nun do mi estas tien ĉi difinita kiel tablestro en tiu sama ofico... Tie ĉi mi servados. Nu, kiaj do estas ciaj aferoj? Kredeble, ci estas jam regna konsilisto? (5) Ha?

— Ne, kara mia levu pli alten,—diris dikulo.—Mi jam ĝis privata („sekreta“) konsilisto (6) atingis... Mi havas du ordenajn stelojn.

Maldikulo subite paliĝis, ŝtoniĝis, sed baldaŭ vizaĝo lia kurbiĝis en ĉiujn flankojn per larĝega rideto; ŝajnis, ke de vizaĝo kaj okuloj liaj ekŝutiĝis fajreroj. Mem li sin kuntiris, ĝibiĝis, mallarĝiĝis... Liaj valizoj, pakaĵoj kaj kartonaj skatoloj kuntiriĝis, sulkiĝis... Longa mentono de edzino fariĝis ankoraŭ pli longa: Nafanailo sin eltiris fronte kaj butonumis ĉiujn butonetojn de sia uniformo...

— Mi, via ekscelenco. Tre agrable! Amiko, oni povas diri, de infaneco... kaj jen fariĝis tia grandsinjoro! Ĥi-ĥi-ĥi.

Nu, lasu!—sulkiĝis dikulo.—Por kio estas tiu ĉi tono? Ni kun ci estas amikoj de infaneco—kaj por kio tie ĉi estas tiu rangrespekto!

— Ho, pardonu... kiel do vi...—ek-ĥi-hi-is maldikulo, ankoraŭ pli kuntiriĝante. —Favora atento de via ekscelenco... kvazaŭ viviga malsekaĵo... Tio ĉi jen, via ekscelenco, estas filo mia Nafanailo...—edzino Luizo, luteranino, iamaniere...

Dikulo deziris kontraŭdiri ion, sed sur vizaĝo de maldikulo estis skribite tiom da estimego, dolĉeco kaj respekta acideco, ke al privata konsilisto fariĝis naŭze. Li sin deturnis de maldikulo kaj donis al li por adiaŭo manon.

Maldikulo premis tri fingrojn, kliniĝis salutante, per tuta trunko kaj ek-hi-ĥi-is, kiel ĥino: „hi-hi-ĥi“. Edzino ekridetis. Nafanailo ekŝovis piedon kaj faligis ĉapon. Ĉiuj tri estis agrable frapitaj de miro.

Serĉanto

(1) Kunliganta St. Peterburgon kaj Moskvon
(2) Rusa vira nomo
(3) Rango de 8-a klaso laŭ rusa regna hierarĥio
(4) Ordeno de Stanislavo
(5) Rango de 5-a klaso
(6) Rango de 3-a klaso



Tradukoj de Anton Ĉeĥov en Esperanton

Rusa kolektanto Georg Davidov kompilis jam en majo 1912 Titolaro-n de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo. Ĝi enhavas sepdekon da malsamaj tradukaĵoj el verkoj de Ĉeĥov:

Albumo (Laskin, Lingvo Internacia, 1901, № 10-11).

Anjo (Vlasov, La Ondo de Esperanto, 1910, № 3).

Antaŭpaska semajno (Ŝidlovskaja, Germana Esperanto Gazeto, 1910, № 31).

Artproduktaĵo (Ŝidlovskij, Lingvo Internacia, 1899, № 11).

*Artproduktaĵo (Kotzin, Esperanto, Bud., 1905, № 5, 6, 7).

Ĉeriza ĝardeno (Boguŝeviĉ, presota).

Ĉevala nomo (Sirunjan, Kaŭkaza Esperantisto, 1910, № 12).

Dikulo kaj maldikulo (Serĉanto, Ruslanda Esperantisto, 1905, № 5).

Doktoro (Salukadze, Kaŭkaza Esperantisto, 1911, № 7).

Dramo (Kabanov, Lingvo Internacia, 1905, p. 129).

Du rakontoj (Veto, Ŝi volas dormi), (Kotzin, ap. eld., Moskvo).

Edziĝa propono (Frenkel, Tra la Mondo, 1908, № 1-3).

En la poŝtejo (Kofman, Lingvo Internacia, 1902, № 5-7).

En meblitaj ĉambroj (Kofman, Literatura Biblioteko, 1904, № 3).

En nokto de Kristnasko (Maĥceviĉ, Literatura Biblioteko, 1903, № 6).

En somerloĝejo (Urbanoj en vilaĝo) – (Kotzin, Germana Esperantisto, 1907, № 4).

*En somerloĝejo (Ŝidlovskaja, La Ondo de Esperanto, 1910, № 3).

Entreprenisto sub divano (Foss, Danubo, 1912, № 4-5).

Erariĝintaj (Boguŝeviĉ, Literatura Biblioteko, 1904, № 8).

Fariĝo (Kotzin, L’Espérantiste, 1907, № 2).

*Fariĝo (Okazintaĵo) – (Ŝidlovskaja, Revuo, V.V. p. 514).

Feliĉo de virinoj (Kofman, Lingvo Internacia, 1901, № 3).

Fiasko (Kofman, Belga Sonorilo, 1905, № 29).

Filino de Albiono (Kofman, Belga Sonorilo, 1904, p.47).

Griĉjo (Kabanov, Duonmonata, 1909, № 8).

*Griĉjo (Ŝidlovskaja, Universo, II, № 10).

Ĝojo (Lojko Vs. Literatura Biblioteko, 1904, № 2).

Ha, kia publiko! (Kotzin, Esperanto, B., 1906, № 3-4).

Kalumnio (Kofman, Literatura Biblioteko, 1903, № 3).

Kara hundo (Kofman, Lingvo Internacia, 1900, № 12).

Kurba spegulo (Ŝvecov, Brita Esperantisto, 1912, № 87).

Lasta Mohikano (Laskin, Esperanto, P., 1905, № 3-4).

Malbona knabo (Kotzin, Lingvo Internacia, 1905, № 1).

Malbonintenculo (Ŝidlovskaja, Germana Esperanto-Gazaeto, 1910, № 21).

Malfeliĉo (Ŝidlovskaja, presota).

Malgravaĵo de vivo (Ŝidlovskaja, presota).

Malprospero (Kotzin, Germana Esperantisto, 1905, № 8-9).

Morto de oficisto (Kofman, Literatura Biblioteko, 1904, № 4).

Nebona ago (Ŝidlovskaja, La Ondo de Esperanto, 1909, № 6-7).

Nerveco (Kofman, Lingvo Internacia, 1901, № 6).

Nesingardemo (Ŝvecov, Spritulo, 1911, № 3).

Nokto antaŭ proceso (Lingvo Internacia, 1901, № 9).

Onklo Vanja (Boguŝeviĉ, presota).

Ordeno (Laskin, Lingvo Internacia, 1901, № 1).

*Ordeno (Kofman, L'Espérantiste, 1901, Ald. № 27).

**Ordeno (Gogitidze, Kaŭkaza Esperantisto, 1910, № 5).

Paroksismo (Ŝidlovskaja, presota).

Patro (Kabe, Internacia Krestomatio).

Pensanto (Gogitidze, Kaŭkaza Esperantisto, 1910, № 7).

Plenda libro (Ŝidlovski, Japana Esperantisto, 1911, okt.).

Poŝto (Elert, presota).

Romano kun kontrabaso (Manasein, Ruslanda Esperantisto, 1906, № 6-7).

Ruza artifiko (Ŝvecov, Spritulo, 1911, N 7).

Saĝa kortisto (Arumov, Kaŭkaza Esperantisto, 1911, № 12).

Sen titolo (Seleznjov, Rondiranto, 1902, № 11-12).

* Sen titolo (Ŝidlovskaja, La Ondo de Esperanto, 1909, № 5)

** Sen titolo (Sen nomo) – (Krajz. Lingvo Internacia, 1910, p. 305).

*** Sen titolo (Ŝvecov, Universo, 1911, № 11-12).

Ŝi volas dormi (Kotzin, Lingvo Internacia, 1908, p. 64).

*Ŝi volas dormi (Ŝidlovskaja, presota).

Terura nokto (Ŝidlovskaja, Vesperaj Horoj, 1910, № 16).

Tragediisto nevola (Poljanskij V., Literatura Biblioteko, 1904, № 4).

Tro (Poljanskij S., Lingvo Internacia, 1901, № 1).

*Tro (Trosalis) – (Gogitidze, Kaŭkaza Esperantisto, 1910, № 2).

Urso (Devjatnin, Ruslanda Esperantisto, 1910, № 1).

Vanjko (Radvan-Ripinski, Lumo, 1903, № 3).

Venĝo (Devjatnin, Samouĉitel, Moskvo).

Veto (Kotzin, Literatura Biblioteko, 1906).

Viva kronologio (Laskin, Lingvo Internacia, 1910, № 10-11).

Vojaĝanto de I klaso (Dembo, Literatura Biblioteko, 1904, № 9-10).

Do, la listo estis longega jam de la unuaj tempoj. Poste, Literatura Mondo, la plej elstara beletra gazeto en lingvo Esperanto aperigis:

Botoj (C. Rosen), aŭgusto-septembro 1934, pp. 122-123.

Pri malutilo de l'tabako (teatraĵo) (P. Medem), junio 1923, pp. 105-109.

Laŭ profita edziĝo (Mik. Davydov), majo 1934, pp. 70-71

Dum kristnaska nokto (Anatolio Volohov), decembro 1924, pp. 181-182

En 1925 (?) publikiĝis Rakontoj, kiu enhavas:

Ĝojo (P. Hitrov)

Malbona bubo (P. Hitrov)

Plenda libro (P. Hitrov)

La morto de la oficisto (P. Hitrov)

Okazo kun klasiko (P. Hitrov)

La edzino de la apotekisto (P. Hitrov)

Aleksander Korĵenkov kompilis kaj eldonis ĉe Sezonoj du volumojn de rakontoj, noveloj kaj dramoj de Ĉeĥov: Sveda alumeto(1991) kaj Ĉeriza ĝardeno (2004), ambaŭ ene de serio Rusa Literaturo.

Sveda alumeto Ĉeriza ĝardeno

Sveda alumeto kaj Ĉeriza ĝardeno

Sveda alumeto enhavas jenajn verkojn:

Ĝojo (Viktor Kudrjavcev)

Ŝi foriris (Viktor Kudrjavcev)

Sveda alumeto (Aleksander Korĵenkov)

Dika kaj magra (Viktor Kudrjavcev)

Kajero por plendoj

Kverelo kun la edzino

Masko (Andrej Parfentjev)

Pri dramo (Viktor Kudrjavcev)

Nokto antaŭ la juĝo (Aleksandr Zagvazdin)

Lojto

El rememoroj de idealisto (Viktor Kudrjavcev)

Ĉevala familinomo (Aleksander Korĵenkov)

Fiintenculo (Andrej Parfentjev)

Li trosalis

Griĉjo (Andrej Parfentjev)

Romano kun kontrabaso (Viktor Kudrjavcev)

Oratoro

Dramo

Almozulo (Aleksander Korĵenkov)

Ŝi deziras dormi (Aleksander Korĵenkov)

Fiŝa amo

Fragmento

Historio de komerca entrepreno

Grosoj

Ĉeriza ĝardeno enhavas la verkojn:

La vivo en demandoj kaj ekkrioj (Aleksej Birjulin)

Ĝojo (Viktor Kudrjavcev)

Ŝi foriris (Viktor Kudrjavcev)

Saĝa kortisto (Vladimir Vyĉegĵanin)

Sveda alumeto (Aleksander Korĵenkov)

Dika kaj magra (Viktor Kudrjavcev)

Ĥameleono (Tatjana Vŝivceva)

Masko (Andrej Parfentjev)

Pri dramo (Viktor Kudrjavcev)

Nokto antaŭ la juĝo (Aleksandr Zagvazdin)

Botoj (Aleksander Korĵenkov)

El rememoroj de idealisto (Viktor Kudrjavcev)

Ĉevala familinomo (Aleksander Korĵenkov)

Fiintenculo (Andrej Parfentjev)

Malfeliĉo (Aleksander Korĵenkov)

Infanoj (Aleksander Korĵenkov)

Ŝerco (Aleksander Korĵenkov)

Griĉjo (Andrej Parfentjev)

Romano kun kontrabaso (Viktor Kudrjavcev)

Konata viro (Aleksej Birjulin)

Artaĵo (Valentin Melnikov)

Ivaĉjo (Valentin Melnikov)

Almozulo (Aleksander Korĵenkov)

Sen titolo (Valentin Melnikov)

Ŝi deziras dormi (Aleksander Korĵenkov)

En la sama kolekto, la verko Rusa novelaro, vol. I: La deknaŭa jarcento enhavas 8 novelojn de Ĉeĥov:

Ĥamaleno (Tatjana Vŝivceva)

Ĉevala familinomo (Aleksander Korĵenkov)

Ivaĉjo (Valentin Melnikov)

Ŝi volas dormi (Aleksander Korĵenkov)

Historio de komerca entrepreno (Aleksander Korĵenkov)

Nigra monaĥo (Vladimir Vyĉegĵanin)

Grosoj (Aleksander Korĵenkov)

Pri la amo (Aleksander Korĵenkov)

kaj Rusaj amnoveloj, Serio Rusa literaturo, v. 7, enhavas:

Pri la amo

Diversloke ankaŭ aperis:

Sinjorinoj (P. Medem), Literaturo 7 (1920), pp. 147-151.

La urso (Vasilij Devjatnin), 1925 (?)

Mia dialogo kun poŝtestro (M. Ŝidlovskaja), Moskvo, 1929.

Hospital-ĉambro N. 6 (J. Jovlev), Ivanovo, 1961.

Onklo Vanja (Miĥail Povorin), Moskvo, 2005.

Finfine, Korĵenkov ankaŭ aperigis studon Anton Ĉeĥov en Esperanto kiel la unua numero de la de li redaktita serio Sed ne el katedro.



Notoj

(1) Ruslanda Esperantisto, 5 (novembro 1905), p. 105-106.
(2) Aperis entute 12 numeroj de Espero ĝis decembro 1908. Ruslanda Esperantisto reaperis kiel oficiala organo de Ruslanda Ligo Esperanta en 1909. Lasta ero de tiu etapo estis numero 2-3 (februaro-marto 1910).
(3) En la libro Sveda alumeto aperis nova traduko de Viktor Kudrjavcev sub titolo «Dika kaj magra» (ankaŭ represita en Ĉeriza ĝardeno).



Beletraĵoj eltrovitaj

1. «La maskfesto de la Ruga Morto» (Edgar A. Poe)

2. «La sep mortpekoj» (Selma Lagerlöf)

3. «Dikulo kaj maldikulo» (Anton P. Ĉeĥov)

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020