Literatura Mondo elstaras kiel la plej grava beletra esperanta revuo ĝis nun. Ĝi aperis en Budapeŝto en tri periodoj. La unuan numeron eldonis Teodoro Schwartz en oktobro 1922 kaj la lasta ero publikiĝis en aŭgusto 1949. Dum la tri epokoj, Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy estis la bazaj homoj, kaj apud ili aliaj kiel Ferenc Szilágyi, Jean Forge aŭ Ludoviko Totsche. La dua periodo de Literatura Mondo eble resumas la plej viglajn jarojn de la esperanta literaturo. Dum tiu ĉi intermondmilita tempo fondiĝis samnomita eldonejo, kiu aperigis 43 altnivelajn verkojn, kaj originalajn kaj tradukojn. Ĝi ankaŭ eldonis la Encicklopedio-n de Esperanto en la jaro 1933.

1923

Responda redaktoro: D-ro Teodoro Schwartz
Redakta komitato: Julio Baghy, D-ro Kolomano de Kalocsay, Paŭlo de Lengyel, Paŭlo Balkányi, Adalberto Bayer
Presis: Globo Presartinstituto A. S.

Eseo de Lev Tolstoj («Letero pri "Karma"») ekigas la jarkolekton. Poemoj originale verkitaj de Kalocsay, Julio Baghy kaj Leono Zamenhof aŭ tradukitaj per ili okupas bonan parton de la revuo. Inter la esperantigitaj poemoj, elstaras tiuj de Adam Miczkiewicz, Aleksander Puŝkin aŭ Paul Verlaine. Kataluna esperantisto Jaume Grau Casas ankaŭ aperigis kelkajn poemojn kaj tradukojn de Àngel Guimerà.

Unuafoje kunlaboris Raymond Schwartz, kiu aperigis poemon «La bona peranto», eta ero de la pariza kabaredo Verda Kato.

Pola aktivulo Ignacy Dziedziec esperantigis La masko de l' ruĝa morto-n de Poe en la marta numero. Sveda verkisto August Strindberg ankaŭ publikigis du novelojn, Romeo kaj Julia kaj La fabelo de Sankta Gothardo, tiu ĉi lasta esperantigita de la vortaristo Paul Nylén. Inter aliaj tradukitaj prozaĵoj elstaras Devojiĝo, originale verkita en la jida de I. L. Perec; Ankaŭ el la jida, Jakob David Applebaum tradukis Hebrea infano-n; Kadavro-n de Albert Kivikas elestonigis Henrik Seppik, tiam nur 18-jara junulo.

Kompreneble, originala prozo ankaŭ ĝuis spacon en la 1923-jarkolekto de Literatura Mondo. Angla esperantistino Emma L. Osmond (1868-1944) verkis Junkmantelo-n, redaktisto Julio Baghy aperigis L'ombro del patro-n kaj, ĉefe, Teodoro Schwartz (poste Tivadar Soros), fondinto de LM, publikigis sian romanon Modernaj robinzonoj inter julio kaj decembro. Schwartz-Soros rakontas en tiu ĉi romano en kajeroj, kiel li forkuris de kaptiteco dum la rusa enlanda milito. Jaroj poste li rakontis kiel li travivis la nazismon en Budapeŝto en Maskerado ĉirkaŭ la morto (eldonita de Juan Régulo Pérez en 1965).

Muziko ĉiam ludis gravan rolon en Literatura Mondo. Dum 1923 C. Panda (unu el la pluraj plumnomoj de Kalocsay) tradukis eseon La celoj de la muzikarto de Ferrucio Busoni kaj Augustin Pung verkis Estona popola muziko kaj la VIII-Tutpopola Kantfesto.

Kaj fine, oni povas legi pri lingvaj diskutoj («Pledo por "ci"»), eseojn pri itala literaturo (septembra numero, en rubriko «Mondliteratura observo») aŭ Pri nia literatura lingvo de Petro Stojan.

Dum tiu unua kompleta jaro, Literatura Mondo atingis publikigi po unu numero monate. Ili ampleksis 20-paĝaj ĝis aŭgusto (pĝ 1-160). La septembra kajero mise eknumeras en la 165 paĝo. La oktobra numero ampleksis 24 paĝojn kaj la novembra kaj decembra denove po 20 paĝoj. La jarkolekto enhavas do 248 paĝojn (4 el ili neekzistantaj).

Enhavtabelo de la unua kaj dua jaroj (1922-1923)
Jarkolekto 1923

1923-01 (januaro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-02 (februaro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-03 (marto)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-04 (aprilo)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-05 (majo)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-06 (junio)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-07 (julio)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-08 (aŭgusto)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-09 (septembro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-10 (oktobro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-11 (novembro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron

1923-12 (decembro)
Elŝutu kiel PDF-dosieron