Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Virino kaj esperanto

2011-03-13

8aMarto

Maldekstre dekstren ĉe la tablo: Montserrat Piñeiro, Gisela Alcón, Gemma Armadans,
Teresa Massana, Montserrat Parera kaj Montserrat Franquesa
 (Fotis: Sebastià Ribes)

Malgraŭ malbona vetero —kiu fakte malebligis la partoprenon de Ana Molera–, hieraŭ oni ĝuis interesan rondan tablon pri virino kaj esperanto. La eventon aranĝis Muzeo de Esperanto de Subirats okaze de la Internacia Virina Tago, kiu ĵus centjariĝis.

Montse Piñeiro, gvidantino de la muzeo, kvazaŭ profesiiste debatestris la rondan tablon. Finfine, hieraŭ partoprenis Gisela Alcón, Gemma Armadans, Teresa Massana, Montserrat Parera kaj Montserrat Franquesa.

Gisela Alcón rakontis pri Maria Julivert, esperantistino de El Vendrell. Julivert, kursgvidantino kaj tradukistino, partoprenis en la esperanto-grupo Frateco dum la 1920-aj jaroj. Alcón substrekis la rolon de Esperanto, kiel enirilo al la kulturo por tiamaj virinoj.

La unua kontakto de Gemma Armadans kun Esperanto estis tra ŝia patro, malgraŭ li ne instruis ŝin pri la lingvo. Ne instrui la proprajn gefilojn estis kaj estas kutima afero inter la esperantistaro. Ĉeestanta denaskulo proponis alian vidpunkton, kaj parolis pri sia travivo kun Esperanto kiel gepatra lingvo.

Teresa Massana aludis al la malsameco inter paroli Esperanton kaj esti esperantisto. Teresa, vidvino de la fondinto de la muzeo Luis Hernández, priskribis ŝin kiel eternan E-komencanton. Ŝi  memoris, ke Esperanto ebligis la unuan eliron eksterlande al la geedzoj, kiam ŝi kaj Luis vojaĝis Hungarujen por viziti Árpád Máthé. Antaŭ la evento, mi povis foliumi la imponan verkon de Arpad Mathé, Ana Molera kaj Luis Hernández.

La unua volumo enhavas pli ol mil paĝojn

La unua volumo enhavas pli ol mil paĝojn

Teresa, ĉiam ĉarma kaj vigla virino, donacis al mi praverkon de Rondo Takács.

Rondo Takács: <em>Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj</em>

Rondo Takács: Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj

Montserrat Parera, ankaŭ difinis sin kiel edzinon de esperantisto. Ŝi memoris pri leteramikoj. Eble la nunaj sociaj retoj (Facebook, Ipernity, Twitter) anstataŭis leterojn, kiel ilon por rilatoj inter tutmondaj esperantistoj.

Montserrat Franquesa, filino de esperantisto kiel Gemma Armadans, ekinteresiĝis pri la lingvo dum sia adolesko. Ŝi parolis pri la transdono de la lingvo al gefiloj. Ofte geknaboj ne ŝatas kursojn, sed ili malkovras Esperanton kiel perfektan ilon por amikigi dum la kongresetoj kaj poste pere de sociaj retoj. Montserrat, kiu regas kelkajn lingvojn, ankaŭ substrekis la propedeŭtikan valoron de Esperanto.

Statistiko pri la procento de virinoj en la kataluna Esperanto-movado enkondukis debaton pri kialoj de la seksa malekvilibro. Tiurilate, Gisela Alcón komparis du fotojn de la esperanta grupo Frateco. Virinoj, kiuj aperis en la unua, ne vidiĝas en la dua, post kelkaj jaroj. Viroj daŭras en la movado. La edzina kaj patrina rolo estas la evidenta kialo. Joan Inglada priskribis la esperantan socion, kiel mikrokosmoson de nia socio. Do, la ne tre granda partopreno de virinoj en esperantaj grupoj eĥas la ne tre grandan partoprenon de virinoj en la asocia mondo. Li ankaŭ substrekis la malfacilecon, kiun devis konfronti elstaraj esperantistinoj, ekzemple la fratinoj Rosell el Vilanova.

Ankaŭ Montse Piñeiro memoris Eulàlia-n Rosell-n (1879-1953) kaj finigis la eventon pere de ŝia esprimo, devizo de Kataluna Esperanto Federacio: «Maro estas gutaro.»

Post la evento, en ĉarma etoso, nakiĝis konversaciaj rondetoj, kie ne mankis penedesa ĉampano.

Kelkaj ligiloj ŝanĝitaj. Ĝisdatigita: 2010-11-16

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020