Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Timpo, tampo, tompo

2011-12-18

Tamen, ĝis nun li ne liveris al mi la grandan reformon de la hungara lingvo, kaj enterigis ankaŭ sian Esperantan reformon. Li komencis labori literature. Kompreneble dum tio li inventis kelkajn aferojn. Mi menciu nur la prepozicion graŭ, kiel »senmaligon« de malgraŭ, kaj la adjektivon ica, kiel »senmaligon« de malica. Liaj lingvaj konsiloj ĉiam estis frapantaj, vere kapfrapantaj. Foje oni diskutis pri la tro longaj vortoj: estinteco, estanteco, estonteco. Iu insistis pri la formoj: pasumo, nuntempo, futuro, alia riskis: itempo, atempo, otempo.
—Azenoj vi estas! —interkriis nia C. E. R. Bumy. —Jen la sole ĝusta solvo: timpo, tampo, tompo!

En la numero de februaro 1931 de Literatura Mondo, K. Kalocsay (sub unu el sia pluraj plumnomoj) aperigis «La mezepoka-n Esperanto-n». Ĉu Esperanto elpensis d-ro Zamenhof? Aŭ eble ĝi disvolviĝis el iu arkaika mezepoka lingvo? En tiu ĉi ironia rakonto, Kalocsay prezentas al ni  C. E. R. Bumy-on, kiu cerbumas la konsum-maŝinon kaj fajfas pri la reekiro de Literatura Mondo. Mi rekomendas legi ĝin.

Post la legado, se vi scivolas pri la Primorta Prediko, kies pergamenon trovis Bumy «en la antikva monaĥejo de Utop», temas pri la unua manuskripto en la hungara kaj ĝi datas el la fino de la 12-a jarcento.

Praesperanto

Praesperanto

En 1969, Manuel Havelik (kaŝnomo de Kamiel Vanhulle) publikigis _Arkaika-n Esperanto-n. En ĝi, la aŭtoro prilaboras kelkajn trajtojn de tiu fikcilingvo kaj proponas pratekstojn de La Espero (Esperom) aŭ Patro Nia (Patrom Nosam).

Ligiloj ĝisdatigitaj: 2019-11-17

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020