Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Strato Zamenhof 1: Barcelono

2010-04-05

El la serio Strato Zamenhof

PIE
Mapa

Vidu pli grandan mapon

Klarigoj:
Foto: J. Guerrero, 2010
Teksto en stratŝildo: Doktoro Zamenhof. 19a-20a Jarcentoj. Elpensinto de esperanto.
Carrer del Doctor Zamenhof en B Nomenclàtor


Esperanto en Barcelono

Jam en 1898, la barcelonano Francesc Pi i Margall (1824-1901), defendanto de federalisma ideo de Hispanio kaj nedaŭra prezidanto (junio-julio 1873) de la Unua Hispana Respubliko, publikigis artikolon en El Nuevo Régimen. Tie li diris:(1)

Esperanto estas lingvo elpensita de eminenta homo por faciligi rilatoj inter popoloj [...]
Ni, kiuj tiom volus vidi limojn inter popoloj faligitajn ne hezitas ĝin rekomendi al ĉiuj inteligentaj kaj bonkoraj homoj, kiuj vere amas la progreson intelecta kaj morala de la popoloj.

En 1902 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en Barcelono, kaj du jarojn poste, en 1904, oni fondis la unuan esperantan grupon en la urbo.

Poŝtkarto de la 5a UK en Barcelono

Poŝtkarto de la 5a UK en Barcelono

En Barcelono okazis la 5a Internacia [Universala] Kongreso de Esperanto en septembro de 1909, nur du monatoj post la Tragika Semajno. Filmreĝisoro Antoni Ribas reflektas la tiaman etoson en la filmo de 1976 La ciutat cremada [La bruligita urbo]. En sceno de tiu filmo aperas anarkiistoj studante esperanton.

La esperanta kongreso estis granda sukceso, kaj la barcelonanoj ĝoje salutis la alvenon de Zamenhof per verdaj flagoj en balkonoj.

D-ro Zamenhof dum la malfermo de la barcelona kongreso (6-9-1909)<br>
El Holzhaus: Granda Galerio Zamenhofa

D-ro Zamenhof dum la malfermo de la barcelona kongreso (6-9-1909)
El Holzhaus: Granda Galerio Zamenhofa

Pri la historio de Esperanto en Barcelono kaj Katalunio oni povas legi: Antonio Marco Botella: Esperanto en Katalunio (1887-1987), Barcelono, 2005. Ĝin recenzis Toño del Barrio en La Ondo de Esperanto.

Pri la 5-a Internacia [Universala] Kongreso: F. Poblet: El Congrés Universal d'Esperanto de 1909 a Barcelona, Barcelono, 2009

<em>La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono</em>

La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono

Notoj:

(1) A. Montagut: «La interllengua Esperanto: factor d'innovació a la Catalunya de tombant de segle (1898-1909)», Kataluna Esperantisto, 326 (aprila-junio, 2003).

Ĝisdatigita: 2010-04-05

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020