Antaŭ duonjaro, Michael Lennartz blogis pri sia "projekto Librarium". Librarium estas programo por retkatalogi bibliotekojn. Ĝi estas malfermitkoda programo elpensita de Michael, kiu uzas programlingvaĵon PHP kaj SQL-datumbazojn. Per Librarium, oni povas prilabori bibliotekan datumbazon kaj kunhavigi ĝin rete por ĝia konsultado (aŭ modifado). Mi tuj interesiĝis pri la programo kaj kontaktis kun Michael. Li sendis al mi la kodon kaj mi ekuzis ĝin por katalogi mian esperantan biblioteketon. La PHP-lingvaĵo bezonas PHP-servilon kaj por uzi ĝin ekster Interreto, oni devas estigi retservilon en propra komputilo. Mi tion faris en mia Macbook pere de senpaga programaron MAMP. La ilo de Michael estas tre kompleta kaj mi eĉ ĝin enhispanigis (ege facila laboro ĉar oni devas nur traduki etikedojn ene de teksta dosiero) kaj iomete ŝanĝis por mia uzado (kaj por plibonigi mian etan konadon pri PHP).
Do, mia malgranda esperanta libraro ne estas tiel interesa, sed mi tuj pensis pri la biblioteko de la Muzeo de Esperanto de Subirats. Mi jam konis, pere de Joan Inglada, la tre malnovan datumbazon de la muzeo en formato .dbf.
Librarium
Hispana Esperanto-Federacio antaŭ ne longe enretigis la katalogon de sia biblioteko Juan Régulo Pérez. Pri tiu laboro zorgas Ana Manero, kiu uzas esperantan tradukon de la programo OpenBiblio kaj bonege klarigas ĝian uzadon en tiu ĉi PDF-dosiero.
Do, Open Biblio estas ankaŭ malfermitkoda programo bazita sur PHP-lingvaĵo kaj SQL-datumbazoj. Ĝi estis kreita en 2002 sub GNU-GPL-permesilo kaj ĝi baziĝas en la formato MARC 21. Tiu formato MARC (MAchine Readable Cataloging) estis unue uzata de la usona Library of Congress dum la 1960-aj jaroj kaj nun estas la plej disvastigata normo por bibliotekoj.
Open Biblio permesas kontroli la pruntadon, katalogadon kaj administradon de la datumbazo kaj ĝia retkatalogo (OPAC: online public access database) ebligas konsulti la bibliotekajn rikordojn.
Open Biblio
Lluís Hernández (1917-2002), fondinto de la Hispana Esperanto Muzeo (nun Museu d'Esperanto de Subirats), prilaboris pere de la programo dBase III datumbazojn "libroj.dbf" kaj "revuoj.dbf" por registri sian kolekton. Datumbazo "libroj.dbf" enhavas 11.988 rikordojn. Tio ne signifas 11.988 malsamaj volumoj, ĉar, ekzemple, oni trovas en ĝi rikordon Hungara antologio kaj ankaŭ eron Mihaly Bábits: «Studo pri la hungara literaturo» aŭ Sándor Petőfi: «Fea sonĝo», enhavitaj en la unue menciita libro.
Por enretigi la muzean datumbazon, mi sekvis la jenajn paŝojn:
Malfermi dosieron "libroj.dbf" per pli nova programo. Mi uzis FileMaker.
Ĉapeligi literojn. Lluís Hernández uzis propran sistemon c!=ĉ; g!=ĝ H!=Ĥ, ktp.
Pretigi la structuron de la datumbazo en FileMaker por ke ĝi koincidis kun la SQL-datumbazoj de OpenBiblio.
Eksporti la datumojn kiel CSV-dosieron kaj enkodigitaj kiel UTF-8.
Jen specimena rikordo de "libroj.dbf" kaj enigado de ĝiaj datumoj en datumbazoj de OpenBiblio.
Datumakiro
Provizore mi alŝutis la retkatalogon al senpaga servilo, jen ligilo por konsulti ĝin:
Retkatalogo MES
Ebligi la retkonsultadon de la muzean katalogon estas unua paŝo, sed indus aldoni la datumbazon al retserĉilo de katalunaj bibliotekoj. En Esperantujo, oni klopodas kunigi komunan katalogon de esperantaj bibliotekoj, kaj oni diskutas pri tio en tiu ĉi Google-grupo. Tiu ĉi onta retkatalogo permesus konsulti bibliotekajn datumbazojn kiel MES, HEF, Aalen, Aŭstria Nacia Biblioteko, ktp.
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Mi dankegas al mia amiko Jaume B, kiu dum sennombraj horoj ebligis ĉi tiun foje ne tiel simplan procezon.