Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Kvinjara kverko

2014-05-07

Kverkoj kutime vivas du aŭ tri jarcentojn. Pro tio oni plantas ilin kiel plurgeneraciajn simbolojn. La kverko de Gernika, simbolo de la eŭskaj liberoj, pluvivis la bombadon de naziaj aviadiloj dum la hispana enlanda milito.(1)

En 1927, okazis en Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto.

PIE

Sep jaroj antaŭe, en 1920, post la fino de la Unua Mondmilito, germana urbo Dancigo estiĝis por la dua fojo «libera urbo» aŭ sendependa ŝtateto.

Libera urbo Dancigo

Libera urbo Dancigo, 1920-1939

Dum la kongreso, la esperantistoj plantis kverkon por festi la 40-jarigon de la Zamenhofa lingvo.

Posttagmeze okazis plantado de la Jubilea kverko en Zoppot. Ceremonio estis belega kaj vere impona. De la stacidomo ĝis la arbaro, kie oni plantis kverkon estas sufiĉe longa piedirado, kiu sub la brila aŭgusta suno, kvankam tre agrabla, estis iomete laciga. Sur la placo meze en arbaro estis plantita kverko kaj en angulo staras memorŝtono kun surskribo en esperanta kaj germana lingvoj: Esperanto-Grund-Jubilea kverko plantita de partoprenantoj de la XIX Universala Kongreso de Esperanto en Danzig kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la internacia lingvo Esperanto, 31 Julio 1927. 
Urba konsilanto Sro Gericke kaj Kuraca Direktoro Sro Żychliński prenis memorŝtonon kaj kverkon en la protekton de la urbo. Estis alportitaj partetoj de tero de la diversaj landoj de la terglobo: ne mankis ankaŭ de Aŭstralio. Kiel unua metis Fino Zamenhof teron desur la tombo de sia Patro.

Pola Esperantisto, n-ro 8-9 (aŭgusto-septembro) 1927, p. 123.

Bedaŭrinde, la jubilea kverko ne sukcesis iĝi sesjara. La 5-an de majo 1933 nazioj detruis ĝin.

Informo de la arbo-detruo el Jewish Telegraphic Agency

Informo de la arbo-detruo el Jewish Telegraphic Agency (2) La dato 1926 estas erara.

Nur kelkaj tagoj poste, loka nazia partio venkis la balotadon al la Volkstag (Parlamento) je la 28 de majo. En 1939, germanaj trupoj eniris la urbon kaj aneksis ĝin al la Tria Regno. Dum la lasta sovetia ofensivo en 1944, Dancigo estis preskaŭ neniigita kaj 120.000 germanoj estis forpelitaj. La urbo estis tuj repopolita per poloj –el orientaj areoj de Pollando aneksitaj al Sovetunio– kaj iĝis ĉefurbo de la Pomeria Provinco de la Pola Respubliko sub la nomo Gdańsk.

En somero 1959, dum TEJO-kongreso, esperantistoj metis memorŝtonon sur la loko de la detruita kverko.

PIE

Sur la ŝtono legeblas: «1.8.1927  dum la  19-a Universala  Kongreso de Esperanto ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis. Kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O.  26.7.1959»

Ĉiujare esperanta Triurba [Sopot, Gdansk, Gdynia] Esperantista Asocio «Torento» renkontiĝas la 3-an de majo en Sopota arbaro por tosti per ĉampano kaj kunkanti.



Notoj

(1) Tiu kverko, nomata la Arbo-Filo, estis fakte la tria kaj dumvivis ĝis 2004.
(1) Mi dankas al Neil Blonstejn kaj István Ertl pro la sciigo pri JTA, en kies arkivoj troviĝas interesajn novaĝetojn rilate al esperanto kaj Zamenhof.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020