Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Gigantoj kaj muelejoj

2012-05-06

Komuna foto

«Oficiala» komuna foto.
 Fotis: Pedro Hernández. Lia belega albumo pri la Kongreso videblas tie ĉi

En ĉarma urbeto Almagro disvolviĝis de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto. La kongresurbo havas malpli ol dekmil loĝantoj kaj estas tre vizitinda loko. Ĝi multe prosperis dum la 17-a jarcento sub la influo de la bankista germana familio Fugger (ili estis nomataj «los Fúcares» en la hispana) dum la regado de la imperiestro Karolo la 5-a. Restas pluraj tiuepokaj konstruaĵoj kaj inter ili elstaras la Plaza Mayor (Ĉefa Placo) kun verdaj duetaĝaj domoj, la Almacén de Fúcares (magazeno konstruita por stoki grajnojn kaj ĉefe hidrargon el la proksimaj minejoj de Almadén), la monaĥejo Convento de la Asunción de las Monjas Calatravas aŭ la Palaco de la Grafoj de Valparaíso, centra ejo de la kongreso konstruita en la jaro 1699.

Fotis: Pedro Hernández

Corral de Comedias. Fotis: Pedro Hernández

Aparte belas la Corral de Comedias aŭ teatrokorto, sentegmenta teatrejo de la 17-a jarcento, kiu konserviĝas senŝanĝe. Nur la vestaĵoj, ĥar-aranĝoj kaj la fotiloj de la ĉeestantaro –krom la fakto, ke multaj el ili babilis esperante kaj ne en la cervantesa lingvo– klarigis ke ni jam vivas en la 21-a jarcento.

Dum la kongreso, Alejandro Pareja gvidis la kutimajn lingvajn kursojn por komencantoj kaj Jorge Camacho rolis kiel lerta interpretisto dum la vizito en Almagro aŭ dum la ekskurso al la muelejoj (nur gigantojn vidis kiĥoteska granada verkisto el la Ibera Skolo Miguel Fernández) en Campo de Criptana; kelkaj ventmuelejoj el la 17-a jarcento ankoraŭ povus ekfunkcii nun.

Muelejo

«Tie aperas ne gigantoj, sed ventmuelejoj, kaj kio ŝajnas brakoj, tio estas la aloj, kiuj, kiam turnataj de la vento, irigas la muel-ŝtonon.»

Post la unua sperto en la pasintjara hispana kongreso en San Lorenzo de El Escorial, denove oni peĉakuĉis pri diversaj aferoj en Almagro. Espereble oni baldaŭ enretigos tiujn etajn prezentadojn.

Ne nur la pli ludemaj kongresanoj ĝuis la prezentadon de Talismanoj, kartludo kreita de la plurvizaĝa verkisto Abel Montagut ĉirkaŭ «Don Quijote kaj verdaj Donkiĥotoj»

Kelkaj el la 54 kartoj de la kartludo

Kelkaj el la 54 kartoj de la kartludo

Inter la artaj agadoj, krom la projekciado de filmoj pri esperanto, oni devas elstarigi la teatrospektaklon Vivu la Teatro, prezentita de Ana Manero kaj Miguel Fernández. Ĝin partoprenis dekduo da esperantistoj kaj loka aktorino, kiu bonege rolis en fragmento de Sanga nupto de Federico García Lorca (esperantigita de Miguel Fernández).

Fino de la spektaklo en la teatrejo

Fino de la spektaklo en la teatrejo

Lundon la tre simpatia loka kanzonisto Alejandro Cerro estis agrabla «aperitivo» por la koncerto de Kaj Tiel Plu. La kataluna grupo ludis plurajn tradiciajn okcitanajn kaj sefardajn kantojn esperantigitaj de ili kaj, kiel kutime, ankaŭ popolkantojn de la Hispana Enlanda Milito kiel En la fronto de Gandesa.

La kongreso omaĝis la Iberan Skolon okaze de ĝia 20-jara datreveno kaj oni ĝuis la partoprenadon de Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut kaj «ilia muzo» Ana Manero.

Ibera kvaropo

Ibera kvaropo antaŭ monumento al Miguel de Cervantes en Campo de Criptana
(maldekstre dekstren: Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Abel Montagut)

Mardon matene, Ana Manero prezentis la novajn atingojn kaj celojn de la Bitoteko, fierinda projekto de HEF malfermita al la tuta esperantistaro. La Bitoteko celas disponigi rete librojn kaj gazetojn en aŭ pri esperanto kiuj estas nun publika havaĵo (ekster aŭtor-rajtoj) kaj fari tion laŭ profesia formo el bibliografia vidpunkto. Bitoteko antaŭ nelonge pligrandigis ĝian videblecon danke al la eniro en Hispana kaj celas «plenumi certajn kondiĉojn pri specifaj metadatenoj» por esti baldaŭ serĉebla ankaŭ pere de Europeana.

Ana Manero prelegas pri la Bitoteko

Ana Manero prelegas pri la Bitoteko

Krom la prelegantoj kaj respondeculoj de la programeroj jam menciitaj, la kongreso sukcesis danke al la prizorgoj de Jesús García Cano, Raúl Martínez Anguita kaj aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kaj de la senlaca prezidanto de HEF Toño del Barrio. Kaj kompreneble ankaŭ danke al la cento da partoprenintoj, de la sepjaraĝa ĉarma denaskulino kiu vigligegis la lasttagan aŭkcion ĝis Eduardo Larrouy, naŭdeknaŭjaraĝa junulo el Bilbo, esperantisto de okdek jaroj.

Ĝisdatigita: 2019-11-19

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020