Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


#esperanto TT en Esperantujo

2010-12-17

Pasintjare, okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, esperantistaj interretanoj amase skribis al Google por peti la inkludon de doodle honore al la kreinto de la internacia lingvo.

PIE

Doodle honore al Esperanto

La flirtanta flago en la plej mondkonata serĉilo okazigis plurnomajn vizitojn al esperantaj retejoj kaj eĉ la ekkonado de la lingvo inter multaj retanoj.

Ĉi-jare, brazila esperantistino Renata Ventura @esperantrix instigis agadon en Tujtero por aperigi la etikedon (hashtag) #esperanto inter la pintaj aŭ tendencaj temoj (trending topics).

Miaopinie, la afero estis iomete utopia, ĉar TT ne nur bezonas amason da peperoj, sed ankaŭ amason da pepantoj. Uzi peprobotojn aŭ sencele spami ne ŝajnis al mi bona strategio. Aliflanke la TT-funkciado ne estas tro klara, malgraŭ la intencoj de Tujtero por klarigi kial #wikileaks ne estis tutmonda pinta temo.

Tamen, la agado oferis profitojn por la movado: unue, multaj esperantistoj ekkonis tiun ilon (Tujtero) dum la lastaj tagoj.

Jen komentita kronologio de mia eta kontribuo al la Tujtera agado:

La antaŭZamtago mi repepas laŭdindan projekton de rusa samideano

RT @oramezo: Morgaŭ mi planas tviti plenan gramatikon de #esperanto en la rusa (en mia alia konto @dmych). En ~30 tvitoj. :)
Tue Dec 14 14:16:47 +0000 2010

sed, fakte, la Zamenhofa Tago jam ekis en Esperantujo

La Zamenhofa tago jam mateniĝis al la Oriento. Saluton al aŭstraliaj samideanoj #esperanto
Tue Dec 14 20:42:20 +0000 2010

mi pepas kelkajn faktojn pri Esperanto en Aŭstralio kaj hispana samideano repepas min kaj gratulas al ĉiuj azianoj

Laŭ la libro de Ray Ross "Esperanto en Aŭstralio", oni konis tie la internacia lingvo ekde 1905 #esperanto
Tue Dec 14 20:44:49 +0000 2010

Z-tago en Aŭstralio: la Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997 #esperanto
Tue Dec 14 20:45:43 +0000 2010

ve!, mi pepas angle

free user friendly software/language 4 social networks, http://bit.ly/fGnGCf #esperanto
Tue Dec 14 22:12:28 +0000 2010

mi pepas pri kelkaj nekontesteblaj virtoj de la tujtera agado

Z-tago 2010: tago de ektujtado por multaj geamikoj en Esperantujo #esperanto
Tue Dec 14 22:15:30 +0000 2010

Mi ne estas finvenkisto pri TT, sed estos amuza tujtera #esperanto tago por ni ĉiuj
Tue Dec 14 22:18:06 +0000 2010

ligas al kelkaj retejoj, memoras la pasintjara google-doodle kaj anoncas prezentadon de libro

Ĉu vi scias kiom da Zamenhof-stratojn ni havas tra la mondo?, http://bit.ly/h9JH2L #esperanto
Tue Dec 14 22:20:57 +0000 2010

¿Recuerdas el Google-Doodle del año pasado? / Ĉu vi memoras pasintjaran Google-Doodle-n?, http://bit.ly/fbgGcm
Tue Dec 14 22:25:03 +0000 2010

La plej granda bildoarkivo pri #esperanto http://bit.ly/eyVbmR @bernadox
Tue Dec 14 22:28:18 +0000 2010

Morgaŭ ĉe la Kataluna Historio-Muzeo, demà al museu d'Història de Catalunya, http://bit.ly/e5IwON, #esperanto
Tue Dec 14 22:34:42 +0000 2010

denove memoras la projekton de @oramezo kaj mi mem deziras feliĉan Z-tagon pere de fotokolaĝo

@oramezo #esperanto ты говоришь по-русски и хочешь говорит по-эсперанто? читай завтра @dmych
Tue Dec 14 22:45:51 +0000 2010

Feliĉan Z-tagon deziras al vi Esperantaj Bitoj, http://bit.ly/gtUVRH #esperanto
Tue Dec 14 23:17:26 +0000 2010

mi ankoraŭ pepas pri edukado.net kaj enlitiĝis. Morĝau estos la Zamenhofa tago en mia lando.

Novaĵoj en edukado.net, http://bit.ly/eJDyEG
Tue Dec 14 23:30:22 +0000 2010

Mi vekiĝas; sur la strato frostas

Iomete malvarmas en Barcelono en la Z-tago @http://bit.ly/eHw0qG sed malbona #vetero ne estas bariero por #esperanto
Wed Dec 15 07:08:07 +0000 2010

io en la tago memorigas al mi la etoson de kataluna festo

Hodiaŭ mi malfrue leviĝis. Ĵus matenmanĝis. Mi prenis la tagon kiel vintra #esperanto Sant Jordi http://bit.ly/elCLFh
Wed Dec 15 07:14:52 +0000 2010

mi pepas kaj repepas 

Hodiaŭ estas 8 de tevet laŭ hebrea kalendaro, kiel memoras amiko tradukisto, http://bit.ly/dLTAyM Z naskiĝis la 19-a kislev 5620 #esperanto
Wed Dec 15 07:33:16 +0000 2010

RT @dmych: Сегодня день языка #Esperanto - языка международного, межнационального общения.
Wed Dec 15 07:33:39 +0000 2010

Bonan Z-tagon, Toño RT @tonyodb: 15 de diciembre, Día del #Esperanto. Ver en la portada de esperanto.es http://bit.ly/evmESZ
Wed Dec 15 07:35:23 +0000 2010

Feliĉan Z-tagon al germanaj geamikoj RT @bernadox: Allen einen wunderschönen 15. Dezember, Festtag des #Esperanto.
Wed Dec 15 07:36:53 +0000 2010

Hoy es el día de Zamenhof, iniciador del esperanto, ¿quieres aprender esperanto? Ĉu vi volas lerni esperanton?, http://bit.ly/gMDnNr
Wed Dec 15 07:57:46 +0000 2010

la funkciado de pintaj temoj en Tujtero estas mistero, sed ĉu vere gravas?

Ni #wikileaks ni #Assange ni #esperanto en España el TT sigue siendo #ojete, "saĝa kapo duonvorton komprenas"
Wed Dec 15 08:09:06 +0000 2010

mi ligas al Proverbaro Esperanta

"De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento" ne tro tujtema proverbo de Proverbaro Esperanta, http://bit.ly/i5ovO9 #esperanto
Wed Dec 15 08:15:24 +0000 2010

Zamenhof aranĝis kaj plenumis la plurlingvan proverbaron de sia patro Marko (Mordeĥaj), http://bit.ly/i5ovO9
Wed Dec 15 08:29:48 +0000 2010

kaj laŭigas al ideoj de aliaj

@Alekso42 Hoy es el Día del Esperanto, http://bit.ly/f5nVWC
Wed Dec 15 08:30:51 +0000 2010

L. L. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro de 1859 http://twitpic.com/3g3e4u
Wed Dec 15 09:24:49 +0000 2010

150 años del Ateneo Barcelonés, http://bit.ly/f42tN2
Wed Dec 15 11:10:58 +0000 2010

Kie estas la centro de Esperantujo pri kiu parolis Zamenhof en 1909 en mia urbo?

"la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo" (daŭrigota)
Wed Dec 15 11:14:57 +0000 2010

(daŭrigas) tion diris Zamenhof dum la malfermo de la 5-a UK en Barcelono. Ĉu li parolis pri Tŭjtero? #esperanto
Wed Dec 15 11:15:51 +0000 2010

rusa samideano daŭrigas sian projekton

@Oramezo daŭrigas la instruadon de E-gramatiko por rusoj RT @dmych: 9. Каждое слово читается так, как оно написано. #Esperanto
Wed Dec 15 11:17:54 +0000 2010

mi pepas kaj ligas al mia kaj aliaj blogoj

Białystok, 1859, http://bit.ly/gIREcx
Wed Dec 15 11:21:11 +0000 2010

@cursoesperanto ¿Conoces el curso de esperanto en Twitter? Lernu #esperanto-n per Tujtero
Wed Dec 15 11:28:20 +0000 2010

aŭ eble "la centro de Esperantujo" pri kiu parolis Zamenhof estas urbeto en Germanio, http://bit.ly/h8QpwS #esperanto
Wed Dec 15 11:34:33 +0000 2010

Filmo pri la 44-a UK de #Esperanto en Varsovio (1959) nun ĉe la ipernitia galerio de UEA, http://bit.ly/fYCR7D
Wed Dec 15 11:41:16 +0000 2010

Nova esperanta klubo en Ĝakarto denove festas Zam-tagon hodiaŭ, http://on.fb.me/ewK2AJ #esperanto
Wed Dec 15 12:03:08 +0000 2010

Jam posttagmeze mi reagas al la repepado de esperantistoj, sed ankaŭ al la kunlaborado de ne esperantistaj geamikoj.

@jaumeb Gràcies. Per cert, Zamenhof va traduir tot sol la Bíblia hebrea al #esperanto "En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron"
Wed Dec 15 12:07:40 +0000 2010

kaj rakontis humuraĵon (jen la fonto: Jozef Borský: 1111 anekdotoj en esperanto)

Hieraŭ venis al mi du atestantoj de Jehovo / Ĉu ili konvinkis vin? / Ne, sed mi esperantigis ilin #esperanto
Wed Dec 15 12:15:42 +0000 2010

Tujtero estas ilo por dialogi kaj mi konversas pri #esperanto

@oramezo En Alasko loĝis la tradukinto de la Unua Libro en la anglan, http://bit.ly/efPOaw #esperanto
Wed Dec 15 14:06:47 +0000 2010

kaj pepas, kaj ligas...

Jen la ipernitia grupo Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats, http://bit.ly/elcGWd
Wed Dec 15 14:27:00 +0000 2010

kaj ni parolas pri la historio de #esperanto

@oramezo пожалуйста, nedankinde. La Unuan Libron volonte sed fuŝe enangligis J. Steinhaus (1888) kaj 1 jaron poste Geogheghan #esperanto
Wed Dec 15 14:43:34 +0000 2010

@oramezo mi blogis pri tio en la hispana, http://bit.ly/gLgNee sed ne en #esperanto
Wed Dec 15 14:44:29 +0000 2010

kaj pri la muziko en #esperanto

Pepu muzike dum la Z-tago RT @VINILKOSMO: Aŭskultu la Esperanto-Muzik-Radion de Vinilkosmo. http://bit.ly/dQn0Mz
Wed Dec 15 14:56:25 +0000 2010

kaj mi komentas la esperantan pepadon en la mondo kaj iomete ŝercas kun amiko

esperanto nur 0,03 %. atendu, nun venas @tonyodb al la barikadoj! :-)
Wed Dec 15 15:07:40 +0000 2010

kaj iomete helpas samtempe mi pepas en #esperanto

@mpancorbo @tonyodb ĉu vi konas Dropbox? www.dropbox.com Bona senpaga ilo por kunhavigi dosierojn, malgraŭ ĝi ne estas havebla en #esperanto
Wed Dec 15 15:13:15 +0000 2010

kaj aŭskultas muzikon, kiun ankaŭ ŝatas rusa samideano

Mi aŭskultas "Ska virino", Esperanto Desperado. Bona muziko en #esperanto
Wed Dec 15 15:41:29 +0000 2010

Peprobotoj eniras en la amika diskuto pri la Tujtera agado

@Kolonjano Ĉu ni vere volas atingi eniron en TT-listo per peprobotoj? La hodiaŭa pepado estas amuza kaj bona por #esperanto
Wed Dec 15 16:14:12 +0000 2010

kaj reklamo en franca ĵurnalo

Jen reklamo pri #esperanto en franca ĵurnalo Le Monde, http://bit.ly/ie6N5z (Darío R.)
Wed Dec 15 16:30:00 +0000 2010

@alekso42 La dato de la ĵurnalo estas 16/12, sed ĝi estas aĉetebla en Parizo kaj aliaj ĉefurboj ekde ĉi posttagmezo.
Wed Dec 15 16:44:09 +0000 2010

kaj baldaŭ mi eliros, ĉar la Zamenhofan tagon ni festas reteje kaj sideje

Mi elsalutas kaj tuj iros al prezentado de dulingva libro pri historio de #esperanto en la kataluna landaro, http://bit.ly/e5IwON
Wed Dec 15 17:01:26 +0000 2010

Mi ne multe laboris hodiaŭ, sed estis bona, agrabla kaj fruktodona la pepado por #esperanto. Ĝis geamikoj!
Wed Dec 15 17:03:18 +0000 2010

Mi eniras hejmen post la prezentado (mi blogos pri tio)

@enedelate Gracias. Vengo de presentación de libro en #esperanto. Mañana libro digital, ¿tú iras?
Wed Dec 15 21:28:24 +0000 2010

kaj la Zamenhofa Tago finas per «flugiloj de facila vento»

@alekso42 Y para acabar este solemne día, el himno esperantista. Kaj por fini tiun ĉi solenan tagon, la Esperon http://bit.ly/gkHNVt
Wed Dec 15 21:57:48 +0000 2010

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020