Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Esperanto-bibliotekoj por la 21-a jarcento

2015-01-10

En la du unuaj numeroj de La Esperantisto, la unua gazeto en la internacia lingvo, eldonita en Nurembergo ekde 1889, aperis mallonga bibliografio de verkoj en Esperanto. Dum tiuj unuaj tempoj oni ankoraŭ povis asigni numerojn al esperantistoj kaj al esperantlingvaj verkoj. Bonŝance kaj la esperantistaro kaj la verkaro en la zamenhofa lingvo rapide multobliĝis kaj tiu «nomaro de verkoj» ne plu ĝisdatiĝis. Samtempe kun tiu daŭra kreskado de libroj kaj gazetoj publikigitaj en Esperanto, aperis ankaŭ la unuaj kolektantoj (kluboj aŭ individuaj homoj). Multaj el tiuj personaj kolektoj iĝis poste la ĝermo de esperantistaj bibliotekoj tra la mondo.

La unua bibliografio de Esperanto, <em>La Esperantisto</em>, n-ro. 1 (septembro 1889), p. 7

La unua bibliografio de Esperanto, La Esperantisto, n-ro. 1 (septembro 1889), p. 7

Ankaŭ la zorgo pri bibliografia kontrolo pluvivis danke al homoj kiel Petro Stojan (kiu aperigis la Bibliografio-n de Internacia Lingvo en 1929) aŭ József Takács (kiu en 1934 publikigis sian Katalogo-n de la Esperanto Gazetaro). La laboro de tiu ĉi hungara esperantisto estis daŭrigita jardekoj poste per la nomata Rondo Takács (t.e. hungaro Árpád Mathé kaj katalunoj Luis Hernández kaj Ana M. Molera). En 2010, ok jaroj post la forpaso de Luis Hernández, fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo (nun MES) en Sant Pau d'Ordal, aperis la impona Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. Tiu verkego de preskaŭ 1.200 paĝoj enhavas bibliografian datumojn pri 14.143 periodaĵoj (gazetoj, bultenoj, ktp).



Esperanto-bibliotekoj

Ĉiujare, flandra esperantisto Roland Rotsaert kunigas pere de demandaro informojn pri la lasta eldono de tiu informo listigas pli ol kvardek bibliotekojn en kvar kontinentoj. La plej enhavplena estas la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En Eŭropo troveblas aliaj historiaj bibliotekoj, kiel Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo), Germana-Esperanto Biblioteko (Aalen), CDELI (La Chaux-de-Fonds) aŭ Biblioteko de Esperanto-muzeo en Svitavy. Kaj ankaŭ dum la lastaj jaroj oni starigis tute novajn E-bibliotekojn, kiel tiu en Ŝimonoseki (Japanio).

Pluraj E-bibliotekoj posedas nun retejojn, kiuj ebligas la serĉadon de iliaj katalogoj kaj fordonas informojn, kaj kelkaj inter ili ankaŭ ekirigis projektojn por bitigi parton de ĝia enhavo. La nova retejo de privata Biblioteko Molera enretigas la kompletan kolekton de Kataluna Esperantisto kaj ĉiu monate prezentas novan eron de sia ampleksa gazetkolekto. Eĉ pli ambiciaj projektoj ĉi-rilate estas tiu de Roland Rotsaert ĉe la Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk aŭ la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio zorgita de Ana Manero en Madrido. Ambaŭ projektoj celas skani kaj enretigi librojn, revuojn kaj gazeteltranĉaĵojn por ebligi ĝian retan legadon. La eniro de Bitoteko en Europeana, projekto de cifereca biblioteko de Eŭropa Unio, donas videblecon al niaj historiaj dokumentoj ankaŭ ekster Esperantujo.

PIE

Enirpaĝo de la trilingva retejo de Biblioteko Molera

Aliaj bibliotekoj bezonas helpon por renovigi kaj katalogi ilian enhavon. Ĉi rilate, kataluna Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez el Sabadell pretigis kampanjon de amasfinancado, kiu jam atingis pli ol du trionon de ĝia celo.

PIE

Kampanjo de Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez



Onta defio: la komuna katalogo

En majo 1996, Martin Weichert revis pri komuna katalogo de la E-bibliotekoj sur la paĝoj de hungara gazeto Eventoj:(1)

Ĉu ni esperantistoj sukcesos krei "Nacian Bibliotekon" de Esperantujo? Supozeble ĝi enhavus ion inter dudek mil kaj kvindek mil librojn: La plej grandaj E-bibliotekoj posedas po inter dek mil kaj dudek mil erojn, kaj sen komuna komputila katalogo estas neeble scii kiom granda estas la stoko kiu estas al ili komuna kaj kiom estas unikaĵoj.

La artikolo «Kvincent Esperanto-librojn en vian hejmon» raportis pri la plej grandaj E-bibliotekoj, kiuj malhavis komputilan katalogon: Biblioteko Hector Hodler (lokata en centra sidejo de UEA en Roterdamo), Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrijk, Biblioteko Butler en Londono (nun en Barlaston) aŭ CDELI en La Chaux-de-Fonds.

Antaŭ dekok jaroj, Martin Weichert finis sian pripensadon per jena demando:

Ĉu la esperantistoj estas pretaj por la tria jarmilo?

Kompreneble la enkomputiligo de la bibliografiaj sliparoj estas jam farita. La sekva paŝo estas enretigi tiujn katalogojn. Biblioteko Juan Régulo Pérez en Madrido enretigis sian katalogon pere de esperantigita programo OpenBiblio. La saman programon uzis MES (Museu d'Esperanto de Subirats, antaŭe Hispana Esperanto-Muzeo) kaj Biblioteko Molera. Aliaj bibliotekoj nun interesiĝas por fari la samon.

Specimena slipo en programo OpenBiblio

Specimena slipo en programo OpenBiblio

La ĉefa loko por diskuti ĉi tiujn aferojn estas la Guglo-grupo Bibliotekoj, kreita dum la Universala Kongreso 2011 en Kopenhago. Post kelkaj mesaĝoj en tiu grupo, Claude Normont pretigis debaton «Por komuna katalogo» enkadre de la kleriga lundo dum la ĉi-jara UK en Bonaero. Espereble, tiu debato donos plian antaŭenpuŝon por realigi finfine la revon krei tutmondan bibliotekon por la esperantistaro.



Notoj

(1) Eventoj, n-ro. 102, 2 (majo 1996).

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020