Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Aĉetu, elŝutu, donacu kaj nepre legu E-librojn

2013-12-09

Kiel ĉiujare, la venontan 15-an de decembro la esperantistaro festos la naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof ankaŭ per la Esperanto libro-tago.

Svisa afiŝo por la ĉi-jara E-libro-tago

Svisa afiŝo por la ĉi-jara E-libro-tago

En Katalunio, KEA ĝuos la viziton de Miguel Fernández, kiu prezentos sian imponan Poezio, armilo ŝargita per futuro. La aŭtoro prelegos esperante vendredon la 13-an de decembro en Espai Vilaweb kaj hispane en librovendejo Alibri lundon la 16-an. Detaloj legeblas en la KEA-retejo. La libro, pri kiu mi jam parolis, estas miaopinie la plej elstara poezia libro eldonita en Esperanto ĉi-jare. Ankaŭ menciindas la Antologio de Gabriele d'Annunzio tradukita de Carlo Minnaja.

Poezio: armilo ŝargita per futuro kaj la Antologio de D'Annunzio

Ankaŭ Jorge Camacho aperigis en 2013 novan poemaron En la profundo. Alia hispano, Liven Dek, esploris la ĝenron de la mikronoveloj en sia bonega libro Ne ekzistas verdaj steloj, ankaŭ eldonita de la novjorka Mondial.

En la profundo (2013) kaj Ne ekzistas verdaj steloj (2012)

Post kvar jaroj de silento, en 2013 Sezonoj publikigis du novajn titolojn por la serio «Mondliteraturo»: La aventuroj de Ŝerloko Ĥolmso (A. Conan Doyle) kaj La Legisto (B. Schlink).

La du novaj verkoj de Serio «Mondliteraturo»

Oni ankaŭ povas trovi ion bonan por legi en brokanteĵojn, kaj ne nepre tio devas esti literaturaĵo. Ekzemple, mi nun ĝuas la legadon de tre interesa terminologia laboro pri sporto de la hungaro Tibor Ujlaki-Nagy. La 300-paĝa libro La sporta lingvo en Esperanto estas projekto proveldonita ĵus antaŭ la Olimpiaj Ludoj en Munkeno en la jaro 1972.

T. Ujlaki-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto (1972)

Sed ne nur paperaj libroj aperis ĉi-jare. En la renovigita retbutiko de FEL aĉeteblas jam de tempo kelkaj e-libroj. Germana esperantisto Michael Lennartz ankaŭ aperigas ekde aŭgusto 2013 la serion de beletraj verkoj kaj originalaj kaj tradukoj «Verdaj Paŝoj». La libroj publikiĝas nur elektronike en formato ePUB kaj MOBI kaj elŝuteblas senpage.

Du verkoj de la eldon-projekto de M. Lennartz

Ankaŭ mi unuafoje tradukis beletran noveleton en Esperanton. La unua seria murdisto de la (pra)historio estas humura krimrakonto de kataluna verkistino Teresa Solana, kiu afable cedis sian aŭtor-rajtojn por tiu ĉi eldono elsŭtebla kiel PDF aŭ ePUB-dosiero.

La unua seria murdisto de la (pra)historio

Do, aĉetu, elŝutu, donacu kaj nepre legu E-librojn kaj festu la Zam-tagon!

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020