Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


La biciklo de la esperantisto 14.491

2020-02-04

UEA-Membrokarto de Celestino Escobés

UEA-Membrokarto de Celestino Escobés

Tiu ĉi foto aperas en mia blogero en la hispana Dos oportunidades perdidas. Tiun artikoleton mi verkis antaŭ jam pli ol dek jaroj, sed la ĉi supra bildo daŭre scivoligis min. Ĝi rilatas al du el miaj grandaj pasioj: biciklado kaj Esperanto.

La membrokarto de UEA ŝajnas al mi tute stranga. Unue, ĝi estas multe pli bela ol mia tristega membrokarto.

Mia iama membrokarto de UEA

Mia iama membrokarto de UEA

Jam pli ol jarcento pasis de kiam la tiama direktoro de UEA Hector Hodler subskribis tiun malnovan membrokarton. En la identigilo ankaŭ videblas, sube de busta portreto, la subskribo de la ano: Celestino Escobés. Eĉ pli, la aŭtentikeco de lia subskribo estas certigita de notario de hispana urbo Calahorra. Escobés estis en tiu milita jaro de 1918 la membro 6051.

Sed, tio kio vere surprizigis min estas la spaco je la dekstra parto por enmeti tre strangan datumojn por esperantista asocio (ĉar temas pri UEA kaj ne pri BEMI). La membrokarto havas lokon por:

Speco de l'bicikleto:
Fabrikmarko:
Fabriknumero:
Pezo

Do, la pezo de la biciklo ne estas bagatela afero por biciklistoj, nek hodiaŭ nek en la jaro 1918. Sed, ĉu tiu membrokarto estis la kutima membrokarto en 1918? Mi ne scias. Aliaj membrokartoj, kiujn mi vidis ne enhavas tiujn datumojn por bicikloamantoj.

Mia iama membrokarto de UEA
Mia iama membrokarto de UEA

UEA-Membrokarto de Sid Culbert [kromnomita Plezo M. Volto] por la jaro 1933. Fonto de la bildoj.



Iom pri Celestino

En la jaro 1889, Zamenhof aperigis la unuan adresaron de esperantistoj. Ĝi enhavas la nomojn de la unuaj 1000 homoj kiuj ellernis la internacian lingvon. Tiuj adresaroj aperis ĝis 1909. De tiam, Tutmonda Jarlibro Esperantista nur publikigis nomojn de delegitoj, societoj, ktp.

Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto, serio I, 1889 (Foto: ONB)

Celestino Escobés estis sufiĉe pionira esperantisto por aperi sur tiuj adresaroj. Lia nomo estas en la dua parto de la 27a serio kun la numero 14.491. Tio signifas, ke Celestino esperantistiĝis dum la jaro 1906. La libro ankaŭ klarigas lian adreson en urbo Calahorra.

Ankaŭ en 1906, Celestino Escobés aniĝis en la Hispana Societo por Propagando de Esperanto.(1)

Per la libro Calahorra d'antaño de Pedro Gutiérrez Achútegui, ni scias, ke li estis lignaĵisto kaj, dum sia libertempo, li oferis senpagajn kursojn de Esperanto.(2)

Celestino verkis en 1909 (3) libreton pri gramatiko Los participios de un verbo de la lengua auxiliar internacional Esperanto [Participoj en internacia helpa lingvo Esperanto].

Ekde la jaro 1909, Celestino Escobés aperas en la jarlibroj de UEA kiel subdelegito kaj poste delegito. Ĉu li bicikladis aŭ kiu estas la fabrikmarko, fabriknumero aŭ pezo de lia biciklo mi ne scias.

Pri lia forpaso, sciigas nin revuo Esperanto sub rubriko «Niaj mortintoj» en 1923.

S-ro Celestino Escobés, delegito (membro n-ro 6051) en Calahorra (Hispanio) mortis la 7an de januaro. S-ro Escobés estis vera modelo de konstanteco al nia movado, pri kiu li ĉiam entuziasme laboris kaj propagandis. La esperantistaro bedaŭros la malaperon de tiu modesta kaj konvinkita samideano. M. N.

Esperanto, 19a jaro, n-ro 289 (2), februaro 1923, p. 37 (17)



Notoj

(1) La Suno Hispana, Jaro III, n-ro 29 (majo 1906), p. 59
(2) Pedro Gutiérrez Achútegui: Calahorra d'antaño, Calahorra, 1964, p. 23
(3) Gaceta de Madrid, n-ro 238 (1909-08-26), p. 409.

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020