Permesilo Krea Komunaĵo

Serĉilo


Futbala arto kaj tablofutbalo

2010-04-01

Arsenal, 2 - F.C. Barcelona, 2

Emirates Stadium (Londono), 31-3-2010
0-1, Ibrahimović (m. 46); 0-2, Ibrahimović (m. 59); 1-2, Walcott (m. 69); 2-2, Cesc (m. 85; penalo).

Hieraŭ mi ĝuis unu el la plej atenditaj matĉoj de la futbala sezono. Arsenal kaj Barça estas du teamoj pilkamantoj, kiuj ŝatas mallongajn kaj rapidajn pas-movojn, kiuj traktas la pilkon ne kiel skabian hundon, sed kiel fianĉinon (futbalo estas ankaŭ fruktodona grundo por facilaj ŝablonoj!). Dum la unua kvaronhoro, la teamo de Guardiola batadis la «artileriistojn». Barça naŭfoje pafis, sed nek Ibrahimović, nek Messi, nek Busquets, nek Xavi sukcesis venki la rezistadon de la hispana golulo Almunia. Malgraŭ la manko de goloj dum la unua duono, la kataluno Pep Guardiola poste asertis, ke la hieraŭa estis la plej bona unua duono de kiam li estas trejnisto.

En la dua duono Ibrahimović enpafis du golojn. Tamen, la eniro de rapidega Theo Walcott ŝanĝis la matĉan inercion. Walcott mem (m. 69) kaj poste Cesc danke al penalo (m. 85) egaligis la matĉon. Tiel do, post mirinda futbala spektaklo, la matĉo je la 6-a de aprilo en Barcelono decidos la duonfinaliston.

En la tri aliaj matĉoj de la UEFA Champions League-kvaronfinalo, Bayern München trudis sin al Manchester United (2-1), Olympique Lyonnais venkis Bourdeaux-on (3-1), kaj Inter Milano venkis CSKA-n Moskvo-n (1-0).

Novaĵoj pri la ĉi-jara Ligo de Ĉampionoj estas preskaŭ ne ekzistantaj en esperanto. Malgraŭ PIV enmetas vortojn kiel golulo, arierulo, halfo aŭ avanulo, oni bezonas fakvortareton pri futbalo kaj aliaj sportoj, simile al ĉi tiu Esperanta Fakvortaro pri Ŝako, kiu mi jam menciis.

Ekzemple, en ĉi tiu filmeto, Cesc, la hieraŭa ĉefrolulo kaj tiutempe dekkvarjara knabo, klarigas «Mi ludas je kvarulo» («Jugo de quatre»). La kvaruloj estas eble futbala elpensaĵo de la Barça-faktorio: Milla, Guardiola, Xavi, Arteta, Cesc, Iniesta...

Sed en Katalunio oni ne nur inventis la Cruijffa kvarulo. Dum la Hispana Enlanda Milito, la galega poeto Alexandre Campos (kromnomo: Alexandre de Fisterra), vundita dum la bombado de Madrido, estis enhospitaligita proksime de Montserrat. En la malsanulejo, la juna galego konatiĝis kun aliaj vunditaj knaboj kaj junuloj, kiuj ne povis ludi piedpilkon. Inspirita de la tabloteniso kaj danke al la kunlaborado de eŭska lignaĵisto Francisco Javier Altuna, Alexandre konstruis la unuan tablofutbalaĵon.

PIE

Tipa tablofutbalaĵo

En 2016 okazos en Rio-de-Ĵanejro la Olimpiaj Ludoj. Brazila kampanjo Adoptu Sportiston klopodas por enmeti esperanton en la Olimpiaj Ludoj.

Kelkaj ligiloj ĝisdagitaj | Ĝisdatigita: 2019-11-11

Serĉu en tiu ĉi retejo

© Javier Guerrero, 2009-2020